Karl Ferdinand Becker (muzikverkisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl Ferdinand Becker
Persona informo
Naskiĝo 17-an de julio 1804 (1804-07-17)
en Leipzig
Morto 26-an de oktobro 1877 (1877-10-26) (73-jaraĝa)
en Plagwitz
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Saksio
Alma mater Thomas-lernejo je Lepsiko
Okupo
Okupo muzikologo • universitata instruisto • komponisto
vdr

Carl Ferdinand BECKER (naskiĝis 17-an de julio 1804 en Lepsiko; mortis 26-an de oktobro 1877 en Plagwitz ĉe Lepsiko) estis germana orgenisto kaj muzikverkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Becker naskiĝis en 1804 kiel filo de kuracisto kaj verkisto en Lepsiko. Kiel lernanto li vizitis la Thomas-lernejon je Lepsiko. Liaj instruistoj Johann Gottfried Schicht (1753–1823) kaj Friedrich Schneider (1786–1853) edukis lin kiel muzikisto. Ekde 1820 ĝis 1833 li estis violonisto en Gewandhausorchester. En la jaro 1825 li fariĝis orgenisto ĉe la Petro-preĝejo kaj en 1837 ĉe la Nikolai-preĝejo. En 1848 li fariĝis instruisto por orgeno kaj muzikhistorio ĉe la Reĝa Konservatorio de Muziko je Lepsiko. En 1834 li laboris ĉe la Neuen Zeitschrift für Musik kaj estis kunfondinto de la Bach-Societo en la jaro 1850. Li mortis en 1877 proksime de Lepsiko.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Robert Eitner: Becker, Karl Ferdinand. In: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Band 46, Duncker & Humblot, Leipzig 1902, S. 322–324.
  • Wilhelm Virneisel: Becker, Karl Ferdinand. In: Neue Deutsche Biographie (NDB). Band 1, Duncker & Humblot, Berlin 1953, S. 719.
  • Rosenmüller, Annegret: Carl Ferdinand Becker (1804 - 1877) - Studien zu Leben und Werk. Verlag von Bockel, Hamburg 2000, 216 S., Ill., Notenbeisp., Reihe Musikstadt Leipzig 4, ISBN 3-932696-19-0
  • Becker, Carl Ferdinand: Die Tonkünstler Des Neunzehnten Jahrhunderts – Ein kalendarisches Handbuch zur Kunstgeschichte. Kösslingsche Buchhandlung, Leipzig 1849
  • Becker, C. F.: Die Choralsammlungen der verschiedenen christlichen Kirchen. Verlag Fleischer, Leipzig 1845, 220 S.