Karl Kautsky
| Karl Johann Kautsky | ||
|---|---|---|
|
Karl Johann Kautsky |
||
| Persona informo | ||
| Nomo | Karl Johann Kautsky | |
| Dato de naskiĝo | 16-a de oktobro 1854 | |
| Loko de naskiĝo | Prago | |
| Dato de morto | 17-a de oktobro 1938 | |
| Loko de morto | Amsterdamo | |
| Okupo |
filozofo kaj politikisto
|
|
| Aĝo je morto | 84 | |
Karl Johann Kautsky (naskiĝis la 16-an de oktobro 1854 en Prago, mortis la 17-an de oktobro 1938 en Amsterdamo) estis ĉeĥa filozofo kaj politikisto de parte aŭstra-germana etneco.
Lia patrino Minna (naskonomo Jaich) estis aŭstra aktorino kaj verkistino, lia patro Jan Kautsky ĉeĥa teatra pentristo.
Kautsky forte kontraŭis la etnan diskriminacion en la habsburga regno. En Germanio li aktivis en la socialdemokrata movado. Post la unua mondmilito kaj la Novembra Revolucio li estis vicsekretario de la ministerio pri eksteraj aferoj kaj estro de la "sociiga komisiono" (Sozialisierungskommission). Li estis amiko de Roza Luksemburg.
Pro la germana naziismo li elmigris al Nederlando, kie li mortis en 1938.
Detaloj [redakti]
Lia nomo aperas (en la formo kaŭcki) en la esperanta kanto Hamburgen[1].
Notoj [redakti]
- ↑ Renato Corsetti. Hamburgen. kontakto.