Karl Ludvig Söderberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl Ludvig Söderberg
Persona informo
Naskiĝo 6-an de januaro 1903 (1903-01-06)
en Smedjebacken
Morto 19-an de oktobro 1998 (1998-10-19) (95-jaraĝa)
en Upsalo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Svedio
Okupo
Okupo esperantistoinstruisto
vdr

Karl Ludvig SÖDERBERG (söderberj) (naskiĝis la 6-an de januaro 1903 en Smedjebacken - mortis la 19-an de oktobro 1998 en Upsalo), estis Honora Membro de UEA (ekde 1991) kaj de Sveda Esperanto-Federacio, filologia magistro, instruisto de angla lingvo.

Dum siaj universitataj studoj en Upsalo li prezidis studentan organizaĵon. En 1929 prelego de Henrik Seppik ekinteresis lin pri Esperanto: sekve, li ekaktivis en Esperanto-Societo de Upsalo, jam en 1930 kiel vicprezidanto. En 1981 ĉe la sama societo aperis lia broŝuro "La E-movado en Uppsala". Ekde 1934 li zorgis pri E-kursoj kaj aliaj Esperantaj programoj de la Sveda Radio (1934-1935,1949-1952) kaj samjare eniris la estraron de Sveda Esperanto-Instituto, fukcionte kiel prezidanto de 1939 ĝis 1972.

Vicsekretariisto de Universala Esperanta Pacifista Ligo. Estis estrarano de Esperanto-Societo de Upsala, ktp. Artikoloj. Direkciano de SEI de 1934.

Laborante kiel instruisto (1930- 45), rektoro (1945-1958) kaj direktoro super ĉiuj lernejoj en Upsalo (1958-69), li tre aktivis politike. Li estis en Upsalo membro, vicprezidanto, fine prezidanto de la urba deputitaro, aktiva en multaj urbaj kaj kelkaj ŝtataj komisionoj. Li atingis ke la sveda registaro regule delegu reprezentanton al la Universalaj Kongresoj: 16-foje li mem salutis nome de sia registaro.

Kiel politikisto li ĉiam trovis tempon por E-o, eĉ kiel akademiano (1953-1983) kaj kiel komitatano de UEA (1956-1977), en kiu li membris de 1942. Li servis 50 jarojn kiel delegito pri instruado. Rektoro de tri sesioj de Internacia Somera Universitato, kvarfoje li mem prelegis en ili.


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.