Karl Malden
El Vikipedio
| Karl Malden | |
Karl Malden en filmo I Confess |
|
| Naskonomo | Mladen George Sekulovich |
| Naskiĝo | 22-an de marto 1912 Ĉikago, Ilinojo, Usono |
| Morto | 1-an de julio 2009 Losanĝeleso, Kalifornio, Usono |
| Aktivaj jaroj | 1940 - 2000 |
| Nuptopartnero | Mona Greenberg (1938 – 2009) |
| Oskar-premio | |
|---|---|
| 1951 por plej bona subtena aktoro A Streetcar Named Desire |
|
Karl MALDEN (n. Mladen George SEKULOVICH la 22-an de marto 1912, m. la 1-an de julio 2009) estis premiita usona aktoro. Lia kariero transiĝis sep jardekojn, kaj estis kunstelulo kun Marlon Brando en filmoj kiel A Streetcar Named Desire, On the Waterfront, kaj One-Eyed Jacks. Aliaj notindaj roloj estis aperoj en Baby Doll, How the West Was Won, kaj Patton. Lia plej konata rolo en televido estis la krimdramo de la 1970-aj jaroj, The Streets of San Francisco.