Karl May

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl May
Karl May en 1907
Persona informo
Naskonomo Karl Friedrich May
Naskiĝo 25-an de februaro 1842 (1842-02-25)
en Ernstthal,  Reĝlando Saksio (Germana Federacio)
Morto 30-an de marto 1912 (1912-03-30) (70-jaraĝa)
en Radebeul, Saksio,  Germana Regno
Tombo Karl-May-Grab (Radebeul) vd
Nacieco germano
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Saksio vd
Subskribo Karl May
Familio
Edz(in)o Emma Lina Pollmer • Klara May vd
Profesio
Okupo romanisto • verkisto de porinfana literaturo • scenaristokomponistoverkisto vd
Aktiva en RadebeulDresdeno vd
Aktiva dum 1881– vd
Verkado
Ĝenroj aventuraj romanoj
Verkoj Winnetou, Old Shatterhand, Kara ben Nemsi
En TTT http://www.karl-may-gesellschaft.de/index.php?seite=esperanto&sprache=fremdsprachen
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Karl MAY [karl maj] (naskiĝis la 25-an de februaro 1842, mortis la 30-an de marto 1912) estis germana verkisto.

La 30-an de marto 1912 en Radebeul apud Dresdeno mortis Karl May en la "Vilao Shatterhand", de unu jarcento unu el la plej multe legataj germanaj verkistoj. Multaj figuroj de lia fantazio – Winnetou, Old Shatterhand, Kara ben Nemsi kaj Haĝi Halef Omar – atingis tian popularecon, ke la plejmulto de germanlingvaj legantoj estas ekde la junaĝo profunde intimaj kun ili.

Lia ampleksa verkaro rezultis el eksterordinare malfavora kaj eventoplena vivo. Karl May naskiĝis la 25-an de februaro 1842 kiel kvina el dek kvar infanoj de ercmontara teksisto en la saksa urbo Ernstthal (poste Hohenstein-Ernstthal), en ekstrema povreco. Li fariĝis instruisto en popollernejo, perdis kiel deknaŭjarulo jam kelkajn semajnojn poste pro negrava mispaŝo sian postenon. Pro mizero kaj obstineco li per malgrandaj friponaĵoj klopodis kontentigi siajn eksterordinaran fantazion kaj humiligitan prestiĝavidon. Sekve de tiuj misagadoj li estis devigita trasuferi malliberecon dum ok jaroj. Tiam iĝis fonto por May ankaŭ la verkoj de Alexander Ziegler.

Post sia liberiĝo (1874) li interesiĝis pri verkistaj aktivaĵoj. Komence li skribis antaŭ ĉio hejmecajn novelojn kaj anonimajn primitiv-romanaĉojn. La decida sukceso komenciĝis per liaj "Rakontoj pri vojaĝoj", aperintaj libroforme ekde 1892. En ili May priskribis aventuraĵojn de sia heroo en ekzotikaj regionoj. Tiuj rakontoj estis verkitaj en la unua persono kaj lokiĝas antaŭ ĉio en la "sovaĝa okcidento" de Norda Ameriko aŭ en la Oriento. Li sukcesis tiagrade sugeste kaj kolorplene prezenti tiujn fikciajn raportojn kun geografiaj kaj etnografiaj detaloj, ke la rakontoj pri vojaĝoj ("Winnetou", "Old Surehand", "Tra la dezerto") ĝisdate fascinas ĉiam denove generaciojn de legantoj, kvankam ilia literatura valoro estas diversmaniere taksata. Ankaŭ la humanisma tendenco de liaj libroj kaj ties aktivado favore al subpremataj popoloj (ekzemple indianoj kaj kurdoj) certigas al tiu ĉi "Ŝekspiro de la junuloj" (laŭ Ernst Bloch) ĉiam denove aktualan intereson kaj simpation de sennombra legantaro.

Post la komenco de la 20-a jarcento Karl May venis en la fokuson de multnombraj procesoj kaj gazetaraj kvereladoj. La malkovro de liaj krimaj junulpekoj, la nerajtigitaj publikaĵoj pri liaj primitivaj romanĉoj kaj atakoj kontraŭ la literatura kritiko metis lin en senfinajn batalojn pri honoro, aŭtoraj rajtoj kaj verkista agnosko kaj kaŭzis finfine iom-post-iom la elĉerpiĝon de lia sanstato. Dum tiu tempo tamen ekestis signifoplena, nun ne plu al la rakonto de aventuroj dediĉita malfrua verko, kiu en bildigitaj vizioj kaj utopioj evoluigas la transkonfesian kristanecon kaj pacajn ideojn de la aŭtoro ("Kaj paco sur tero"; "En la regno de la arĝenta leono"; "Ardistan kaj Ĝinistan").

La 22-an de marto 1912, ok tagojn antaŭ sia morto, Karl May prelegis, aplaŭdite de pli ol 2000 aŭskultantoj en Viena salonego, defendante siajn vivon kaj verkaron kaj samtempe propagandante la pacifismajn ideojn de la Nobel-premiito Bertha von Suttner. Ŝi skribis en nekrologo pri Karl May: "Kiu aŭskultis tiun belan maljunulon tiun 22-an de marto dum plenaj du horoj, kiu entuziasme parolis en la plej altaj regionoj de la imagoj, tiu devis havi la konvinkon, ke en lia animo flamegas la fajro de boneco". En 1999 aperis la rakonto "Liberigo – Eine Befreiung" tradukita de Cornelia Rau (originalo kaj Esperanto-traduko en unu volumo) kaj eldonita de Karl-May-Verlag, Bamberg-Radebeul. En la jaro 2007 la rakonto "Merhameh" aperis en la planlingvo Ido, en unu volumo kun la germana teksto.

Laŭ liaj libroj pri indianoj estis filmitaj multaj filmoj nomataj simple filmoj de May.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.