Karl Minor
El Vikipedio
Karl MINOR (naskita la 21-an de septembro 1891 en Londono; mortinta la 22-an de marto 1946 en Germanio[1]) estis angla esperantisto, reklamisto kaj eldonisto, kiu loĝis en Hamburgo (Germanio).
Li konatiĝis kun Esperanto en 1908, aktiviĝis en la movado en 1921, fariĝis literatura redaktoro de Gazeto Esperantisto, kie li ankaŭ estis recenzisto de novaj verkoj. Li estis membro de la Lingva Komitatano kaj prezidanto de Esperanto-societo. Kiel judo li en 1933 fuĝis al Londono. Li deĵoris kiel interpretisto en la brita armeo.[1]
Kalocsay dediĉis al li soneton en Rimportretoj.
Verkoj [redakti]
- Esperanto-Germana Vortaro, 1924
- Natan la Saĝulo (libro), traduko el germana Nathan der Weise de Lessing, por la festprezentado ĉe la UK en Nürnberg, 1923.
- redaktis la libreton "Deutsche Redensarten in Esperanto" laŭ la zamenhofa "Proverbaro".
- Pro Dio! Ne esperantiston! - originale verkita dramo, parte ludata en Esperanto, parte en nacia lingvo. (1924)
- Poŝkalendareto por esperantistoj (1922)
- Deutsche Redensarten in Esperanto (1922)