Karl Nell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 03:54, 20 jan. 2010 farita de Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

Karl NELL (1905-26-a de decembro 1994 en Rochester, Usono) estis aktivulo de homrajtaj movadoj kaj de SAT.

Esperantisto ekde 1924, li aktivis en sia hejmurbo Vieno. Internigita en Dachau kaj Buchenwald en 1938 kiel judo kaj politika aktivulo, li liberiĝis kelkajn semajnojn antaŭ la eksplodo de la dua mondmilito danke al garanti-letero de brita esperantisto, prof. Russell Scott. Post novhejmiĝo en Rochester, li fariĝis kemiisto kaj aktivis en homrajtaj kaj pac-movadoj. Delegito dum 28 jaroj pri vegetarismo kaj kemio, li esperantigis fakajn tekstojn, instruis Esperanton preskaŭ seninterrompe kaj verkis pri ĝi artikolojn en multaj nacilingvaj revuoj.