Karl Renner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La politikisto Karl Renner, ĉ. 1905

Karl RENNER (naskiĝinta la 14-an de decembro 1870 en Dolní Dunajovice apud Mikulov, mortinta la 31-an de decembro 1950 en Vieno) estis aŭstra politikisto.

Politika vivo dummonarkie[redakti | redakti fonton]

Estante parlamenta bibliotekisto, li iĝis gvidanto de la aŭstraj socialdemokratoj kaj en 1907 membro de la parlamento (Reichsrat). Kiel porparolanto de la dekstra alo de la aŭstraj marksistoj li estis konvinkita pri la ŝanco pli kaj pli ŝtatigi la ekonomion. Tiel iĝu transformado de la kapitalisma sociordo al socialisma. Koncerne la diversajn etnojn en Aŭstrio-Hungario li postulis egalrajtecon por ĉiuj sur bazoj federacia-nacia kaj demokratia.

La politikisto kaj la Unua respubliko[redakti | redakti fonton]

Post la disfalo de Aŭstrio-Hungario en 1918 Renner fariĝis Ŝtata kanceliero de oktobro 1918 ĝis julio 1920. En 1919-20 li samtempe estis Ŝtata sekretario pri eksteraj aferoj. En 1919 li subskribis nome de Aŭstrio la Traktaton de Saint-Germain-en-Laye. Ellaborante provizoran konstitucion kaj akceptinte leĝojn pri la posedaĵoj kaj regopovo de la Habsburgoj kiel ankaŭ socialajn leĝojn, lia registaro metis la fundamenton por la Unua aŭstria respubliko.

Dum la 1920-aj jaroj li dediĉis sin al la formado de kooperativoj. De 1931-33 li fariĝis la unua prezidanto de la Nacia Konsilio. Lia retiriĝo donis al la kanceliero Engelbert Dollfuß la pretekston malfunkciigi la parlamenton. En 1934 li mallongan tempon estis eĉ arestita. En 1938 Renner publike favoris la nuligon de Aŭstrio kaj la unuiĝon al Nazia Germanio.

Novaj taskoj dum la Dua respubliko[redakti | redakti fonton]

La 27-an de aprilo 1945, do ankoraŭ antaŭ la fino de la Dua mondmilito, li formis laŭ komisio de Stalino la provizoran aŭstrian registaron, kiu zorgu pri la futura kreo de la Dua respubliko kaj metu ties bazojn. En la 20-a de decembro 1945 li estis elektita Prezidanto de Aŭstrujo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Staat und Nation, Wien 1899
  • Die Rechtsinstitute des Privatrechts und ihre soziale Funktion. Ein Beitrag zur Kritik des bürgerlichen Rechts.
  • Österreichs Erneuerung, Wien 1916
  • Wege der Verwirklichung, Berlin 1929
  • Mensch und Gesellschaft, Wien 1952
  • Wandlungen der modernen Gesellschaft, Wien 1953
  • Das Weltbild der Moderne, Wien 1954
  • Schriften, Salzburg 1994
  • An der Wende zweier Zeiten. Rememoroj de Karl Renner, Wien 1946
  • Die Gründung der Republik Deutsch-Österreich, der Anschluß und die Sudetendeutsche Frage, skribita en 1938/39, eldonita kaj komentita fare de Eduard Rabofsky, Wien 1990 (ĝis 1990 nepublikita)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Elisabeth Dietrich-Schulz, Karl Megner: Karl Renner. Notizen zu seinem Tätigkeitsbereich in der Parlamentsbibliothek (Bibliothek des Reichsrates) 1895–1907. Typoskript Parlamentsbibliothek. Wien 1993.
  • Siegfried Nasko, Johannes Reichl: Karl Renner. Zwischen Anschluß und Europa. Verlag Holzhausen, Wien 2000, ISBN 3-85493-026-7.
  • Anton Pelinka: Karl Renner zur Einführung. Edition SOAK im Junius-Verlag, Hamburg 1989, ISBN 3-88506-846-X.
  • Hugo Portisch: Österreich II. Die Wiedergeburt unseres Staates. 2 Bände, Verlag Österreichische Staatsdruckerei, Wien 1985, ISBN 3-218-00422-5.
  • Walter Rauscher: Karl Renner, ein österreichischer Mythos. Verlag Ueberreuter, Wien 1995, ISBN 3-8000-3558-8.
  • Karl Renner – Naturfreund und Europäer. Gesammelte Vorträge des Internationalen Symposiums „Dr. Karl Renner – Naturfreund und Europäer“ v. 16. Juni 2007. (Hrsg. v.d. Naturfreunde Internationale; Red. Manfred Pils). Wien 2008
  • Peter Riesbeck: Sozialdemokratie und Minderheitenrecht. Der Beitrag der österreichischen Sozialdemokraten Otto Bauer und Karl Renner zum internationalen Minderheitenrecht, Verlag für Entwicklungspolitik, Saarbrücken 1996, ISBN 3-88156-686-4.
  • Erwin Scharf: Ich hab’s gewagt mit Sinnen… Entscheidungen im antifaschistischen Widerstand, Erlebnisse in der politischen Konfrontation. Verlag Globus, Wien 1988, ISBN 3-85364-199-7.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]