Karl Richter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl Richter
Persona informo
Naskiĝo 15-an de oktobro 1926 (1926-10-15)
en Plauen
Morto 15-an de februaro 1981 (1981-02-15) (54-jaraĝa)
en Munkeno
Mortokialo cardioplegia
Tombo Enzenbühl cemetery
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Kruclernejo • Hochschule für Musik Carl Maria von Weber • Altlernejo por Muziko kaj Teatro „Felix Mendelssohn Bartholdy“ Lepsiko
Okupo
Okupo orgenistodirigentoĥorestro • universitata instruisto • komponisto • muzikinstruisto • klavicenisto
vdr
Karl Richter ĉ. 1969

Karl RICHTER [karl rihter] (naskiĝis la 15-an de oktobro 1927 en Plauen, Germanio, mortis la 15-an de februaro 1981 en Munkeno) estis fama germana dirigento, klavicenisto kaj orgenisto. Hodiaŭ li estas plej bone konata pro sia specialiĝo kaj interpretoj ĉe la komponaĵoj de Johann Sebastian Bach kaj Georg Friedrich Händel (George Handel), kvankam dum sia vivo li interesiĝis pri diversaj muzikaj stiloj, el la romantiksimfonia ĝis opero.

Ĉe sia karjerpinto Richter estis unu el la plej popularaj kaj impresigaj koncertistoj, aktive donante koncertojn ĉirkaŭ la tutmondo; tamen pli proksime al sia morto en la fruaj 1980-aj jaroj, oni lin malpli kaj malpli favoris, precipe pro la daŭra ŝanĝado de gustoj rilate al historiema koncertado kaj pro la plidisvastiĝanta vidpunkto, ke romantika aliro al baroka muziko estas maltaŭga.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Fruaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Richter naskiĝis en Plauen, estante la kvara el kvin gefiloj. Lia patro nomiĝs Christian Johannes Richter, pastoro, kaj lia patrino nomiĝis Clara Hedwig. Lia avo estis kirkestro. La patro baldaŭ mortis pro malsana koro kaj la patrino post nelonge translogigis la familion en Freiberg.

Richter unue studis muzikon en Dresden, kaj poste en Leipzig. En 1940 la fama orgenisto Karl Straube, unu el la ĉefuloj de la romantika skolo, prenis la junan Richter kiel sian lastan studenton, enkondukante lin en la grandan germanan tradicion de Bach-interpretado; poste Richter daŭre estis instruata de Günther Ramin, la helpanto de Straube, kaj Rudolf Mauersberger, la ĥorestro de la Kreuzkirche.

Unue Straube instruis al Richter pri la romantiktradicia aliro al Bach

Sed la dua mondmilito subite interrompis liajn studojn, kaj li estis devige soldatigita; dum ĉi tiu periodo lia patrino ankaŭ mortis. Fininte sian militservadon kaj estinte kelkan tempon malliberigita post la milito, en 1946 Richter povis reveni al muziko ĉe la Ŝtatakademio de Muziko en Leipzig. Tie en 1949 li ricevis muzikdiplomon, akirinte dum la finekzameno rekorde altajn markojn. Tri jarojn, ekde 1949 ĝis 1951, li servis kiel la orgenisto de la Kirko de Sankta Tomaso ĉe Leipzig - la sama kirko kie Johann Sebastian Bach mem servis 27 jarojn.

Tamen lia karjero ricevis sian veran komencigon en 1950: ĉi-jare Richter faris la plej fruajn orgenajn kaj klavicenajn registraĵojn kaj gajnis premiojn ĉe la Bach-Konkurenco en Leipzig kaj ĉe la Internacio-Konkurso en Ĝenevo.

Sed la politika klimato en Germanujo malplaĉis al Richter kaj sufiĉe malhelpis lian daŭran muzikan disvolviĝon: estante knabo li sufiĉe forte sentis la ĉeeston de la nazia reĝimo, kaj post la militfino li troviĝis en la Germana Demokratia Respubliko (DDR), kune kun ties politikaj indoktrinigoj. Do je la aprilo de 1951, portante ĉe si nur unu malgrandan pakaĵon entenantan la plej minimumajn necesaĵojn por ke la bordgardistoj nenion suspektu, Richter veturis per vagonaro al Berlino, el tie al Zuriko kaj fine al Okcidenta Germanujo, kie li ekserĉis novajn laboron kaj muzikan areon. Dank' al la interveno de Ramin li povis esti dungita kiel la kantoro de la Markuskirche ĉe Munkeno. Ankaŭ je tiu jaro Richter iĝis instruisto ĉe la Konservatorio de Munkeno.

Richter edziĝis al Gladys Müller en 1952, post dujara konateco; la paro baldaŭ transloĝiĝis al Munkeno. Ili havis du gefilojn: Tobias naskiĝinta en aprilo 1953 kaj Simone en novembro 1961. Tri jarojn loĝinte en Svislando, la familio en 1970 aĉetis domon apud la Lago de Zuriko, kie Richter loĝis ĝismorte.

Plua disvolviĝo de karjero kaj la Munkena Bach-Ĥoro[redakti | redakti fonton]

En 1951 Richter iĝis la dirigento de la ĥoro Heinrich-Schütz-Kreis, kiun li transformigis al unu el la plej elstaraj oratoriaj ĥoroj de tiu tempo. Baldaŭ la ĥoro precipe koncerniĝis pri Bach, kaj sekve ĝi renomiĝis la "Munkena Bach-Ĥoro" post tri jaroj, en 1954. Per ĉi tiu ensemblo Ricther donis grandan parton da siaj koncertoj kaj atingis plian famon, sukcese igante Bavarion la dua hejmo de la Leipziga muzika tradicio. La ĥoro estis kunigita kun kelkaj anoj de la pli granda Munkena Orkestro, kio pligrandigis la esprimajn kaj repertuarajn povojn de la ensemblo. Estas notinde, ke la anoj de la ĥoro ne estis profesiuloj, sed anstataŭe laikaj; ili per propra entuziasmo povis plenumi la diversajn devojn de la ensemblo.[1]

Ĉiuokaze la Bach-Ĥoro restis aktivega, ekzemple: ĝi ludis la grandan Meson in B-moll de Bach novdekfoje kaj la Pasion de Sankta Johano kvardekkvinfoje. Ĉe la centro de la repertuaro troviĝis ĉiuj la Pasioj, kune kun la Orgenkomponaĵoj, la Uverturoj, kaj la Kristnaska Oratorio, kiujn oni inkluzivis en la ĉiujara Bach-Festivalo de Munkeno ekde 1965. Tamen en la venontaj jardekoj la ĥoro plilarĝigis sian repertuaron, inkluzivante ĥorkomponaĵojn de Heinrich Schütz, Beethoven, kaj eĉ komponistoj de la dudeka jarcento.

La Kirko de Sankta Marko (Markuskirche), kie Richter estis la ĉeforgenisto ekde 1951

En februaro 1956 mortis Günther Ramin, tiam la ĉeforgenisto de la Thomas-kirko. En Leipzig oni vaste konsideris ke Richter estis la sola akceptebla postulo; do al li alvenis duobla delegacio de Berlin kaj Leipzig provizante la oficialan oferton de Kantor-iĝo ĉe tiu kirko - pozicio ĝenerale konsiderata la plej alta, kiun oni povas atingi en la Protestanta ekleziaro. La decido estis al Richter tre malfacila: li petis tempon por pensadi, kaj post kelka tempo rifuzis la proponon, dirante ke li sentis sin je tridek jaroj tro juna por tiu devo, kaj cetere ke, se li akceptus, do la ĥoro ĉesos ekzisti sen lia estrado. Intervujate de iu gazeto li diris: "La pasintajn tri jarojn en Munkeno mi trovis sferon de aktiveco kiun mi ne volus denove forlasi tiom baldaŭe." Richter daŭre estris la ensemblon je preskaŭ tri jardekoj, ĝis sia morto.

Plenkreskaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Je la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, Richter kun sia orkestro aktive performis kaj veturis en multajn landojn, inkluzive de orienta Eŭropo, Sovetunio, Usono kaj Sudameriko, sekve akirante tutmondan famon. Li aperis laŭ invito regule ĉe multaj ĉiujaraj muzikokunvenoj kaj festivaloj. Ekzemple ekde 1963 li estis oftofta gastdirigento de la Viena Simfonia Orkestro kaj la Viena Ĥor-Asocio kaj jam ekde 1962 li ĉiujare aperis ĉe la "Teatro Colón" en Bonaero, kutime dirigante muzikon de Händel. Dum tiu periodo Richter ankaŭ faris multajn registraĵojn, precipe por la kompanio Deutsche Grammophon.

Vizitante Rusujon Richter dirigentis kelkajn sakralajn komponaĵojn de Bach kiujn oni en tiu lando ĝis tiam neniam plene ludis aŭ aŭskultis. Kvankam li tre aktivis kiel dirigento, kaj eble famiĝis precipe pro dirigentado, li ankaŭ estis spertega orgenisto kaj klavicenisto, plurfoje registrante la orgenajn preludiojn, tokatojn, kaj fugojn de Bach, kune kun la klavicenajn Ses Partitojn kaj Goldberg-variaciojn.

Eble ĉar la registraĵoj fare de Richter estis plejparte de Bach, Händel, kaj aliaj tiamaj komponistoj, oni hodiaŭ emas konsideri lin kiel interpretanton kaj specialiston ĉefe de baroka muziko. Ĉi tiu percepto estiĝis pro la merkatika politiko de Deutsche Gramophone prezenti ĝiajn elstarulojn kiel specialistojn de preciza repertuaro, anstataŭ plene prezenti ĉiujn iliajn muzikajn interesojn. Sed Richter havis fortan intereson pri klasikaj kaj romantikaj muzikaĵoj, ofte ludante kaj dirigentante la instrumentajn, orkestrajn kaj ĥorajn verkojn de Mozart, Max Reger, Johannes Brahms, kaj Anton Bruckner interalie. Aparte elstaras lia registraĵo de la kvara simfonio de Bruckner, farita en 1977.

Richter restis ĉiam fida al siaj propraj interpretadoj kaj stilo (kiuj priskribatas en la malsupra sekcio), eĉ kiam gustoj kaj preferoj en la muzikmondo moviĝis for. Ĉi tiu neŝanĝemo malhelpis lian pli malfruan karjeron, kaj iom post iom eĉ tiuj subtenantoj kaj konatuloj, kiuj unufoje estis fidaj al li, iĝis pli kaj pli malproksimaj kaj neŭtralaj. Multaj kritikistoj prijuĝis lin obstina pro lia rifuzo akcepti la novajn kutimojn.

Spite ĉio, laŭ unu komentisto, Richter "estis profunde konvinkita ke tio, kion li faris, estis ĝuste, kaj ke li havis ĉi-afere neniun elekton, senkonsidere de la kostoj koncerne sian personan vivon kaj sanon."[2] Kaj vere, Richter pli kaj pli havis malbonan sanon en la finjaroj de sia vivo, plej verŝajne kaŭatan de la lacige aktiva horaro kiun li starigis antaŭ si. Li suferis korinfarkton preskaŭ ekzakte dek jaroj antaŭ sia morto. En la sekvantaj jaroj Richter ankaŭ ekhavis problemojn de vidkapablo; preskaŭ panikigite, li ekmemorigis novajn notskribaĵojn antaŭ ol blindiĝi; tamen, lia vidkapablo stabiliĝis post sukcesa okula ĥirurgio.

La tombo en januaro 2024.

Richter mortis pro plia korinfarkto kiam li enloĝis ĉe hotelo en Munkeno en februaro de 1981, doninte sian finan koncerton je nur tri tagoj antaŭe. Li estis pretiĝanta al ampleksa tria veturado Japanujen. Li estis enterigata post ok tagoj en la Enzenbühl tombejo de Zuriko. Leonard Bernstein, proksima amiko de Richter, post nelonge donis koncerton al lia memoro kun ties orkestro. La Munkena Bach-Ĥoro daŭris ekzisti eĉ post la morto de Richter ĝis hodiaŭ, estrata unue de Hanns-Martin Schneidt kaj ekde 2005 de Hansjörg Albrecht.

La edzino de Richter Glady, kiu naskiĝis en 1931, mortis en 2019 kaj estis entombigita en la sama tombo.

Interpreta etoso[redakti | redakti fonton]

Richter en la komenco de sia karjero disvolvis novan stilon de barokludado kiu uzis malpli da ĥoranoj, evitis la tiame oftan ŝanceligon de ritmon kaj plirapidigis la tempojn, kio malsimiligis lin de la pli romantikemaj muzikistoj kaj dirigentoj venintaj antaŭ li, ekzemple Otto Klemperer. Ĉi tiu stilo estis iasence daŭrigo de unuaj provoj jam komencitaj de Karl Straube, kiu iom eksperimentis plimalgrandigi la kvanton da ludantoj ĉe koncertado, kaj donis inciton al la venonta reviviĝo de la orgeno — al movado, kiu strebis al la stilo de organkonstruado de la 18-a jarcento.

Sed post la naskiĝo de historiema koncertado gvidata de Gustav Leonhardt, Nikolaus Harnoncourt kaj aliaj pioniroj, kiu iĝis pli kaj pli populara dum la 60-aj kaj aparte la 70-aj jardekoj, la stilon de Richter mem oni ironie ekkonsideris tro romantika kaj nelaŭhistoria. Richter sentis la pliiĝantan distancon inter si kaj la nove dominantaj gustoj, sed rifuzis ŝanĝi sian koncertadan stilon, trovinte la novan nur forpasonta modo.

Ĝis la fino de sia karjero Richter retenis la (kompareble) grandajn ĥorojn, modernajn instrumentojn kaj dignajn tempojn. Intervjuate de la New York Times en 1980 Richter plu eksplikis sian sintenon al historiema koncertado: li agnoskis la edukan kaj muzikologian valoron de historia reserĉo, sed ne kredis, ke ĝi nepre estu spegulata en la maniero de ludado. Li diris kritikante tiujn, kiuj havis emon al reguligo kaj strikteco: "Multaj el la "eltrovoj" de moderna muzikologio nur kondukas onin en konfuzon ... La kreintoj de la reguloj foriris tro malproksime. Oni ne povas vivi nur laŭ reguloj. Homoj kreas regulojn ĉar ili ne havas vivojn." Laŭ Nicholas Anderson, la biografo de Richter, la dirigento estante "viktimo de pasantaj modoj kaj ŝanĝiĝantaj gustoj ... mortis kiel homo amarigita".[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1] Münchener Bach-Chor (Choir), retejo Bach Cantatas
  2. [2] Arkivigite je 2014-12-22 per la retarkivo Wayback Machine Matthias Hengelbrock, The Last Romantic, ret-serio de DGG, januaro 2006
  3. Nicholas Anderson, ĉapitro "Karl Richter" ĉe Oxford Composer Companions: J. S. Bach, Oxford University Press, 1999, p. 420

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]