Karl Schneider

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl Schneider
Persona informo
Naskiĝo 25-an de aprilo 1826 (1826-04-25)
en Nowa Sól
Morto 2-an de majo 1905 (1905-05-02) (79-jaraĝa)
Okupo
Okupo pedagogo • lernejestro • teologo
vdr

Karl SCHNEIDER (naskiĝinta la 25-an de aprilo 1826 en Nowa Sól, mortinta la 2-an de majo 1905 en Berlino) estis germana teologo kaj pedagogo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post studoj de teologio kaj filozofio en Vroclavo li iĝis en 1863 seminariestro en Bydgoszcz, en 1867 direktoro de la Lerneja instituto pororfana kaj de la seminario en Bolesławiec kaj en 1870 ĉefo de la seminario pri urbaj lernejoj en Berlino.

Samloke ministro Adalbert Falk dungis lin du jarojn poste kiel asistanon kaj en 1873 kiel sekretan kaj prelegantan registarkonsilanton. Li iĝis ano de la ministerio pri edukado kie li gravis danke al la ellaborado de »Allgemeine Bestimmungen« de la 15.19.1872; ekde tiam li ĉefe responsis pri la aferoj de prusiaj elementaraj, porknabinoj, seminariaj, porsurdmutulaj, porblindaj lernejoj. En 1896 la universitato de Berlino honore nomumis lin doktoro pri teologio. Retiriĝo lia estis en 1900.

Li verkis: »Die Volksschule und die Lehrerbildung in Frankreich« (Bielefeld 1867); »Handreichung der Kirche an die Schule« (Bielefeld 1867); »Volksschule und Lehrerbildung in Preußen« (1875); »Rousseau und Pestalozzi« (4a eldono, Berlino 1889). Kune kun E. von Bremen li eldonis la kolekton fakan: »Das Volksschulwesen im preußischen Staat« (Berlino 1886-87) kaj kun Alwin Petersilie plurajn statistikojn samtemajn pri bazlernejoj en Prusio kiu aperis ĉe »Preußische Statistik« (vol. 101 por 1886, vol. 120 por 1891, vol. 151 por 1896). Li verkis la aŭtobiografion »Ein halbes Jahrhundert im Dienste von Kirche und Schule« (2a eldono, Berlino 1902).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 17. Leipzig 1909, p. 925 (surrete)