Karl Schwarzschild

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Karl Schwarzschild

Schwarzschild.jpg

Persona informo
Nomo Karl Schwarzschild
Dato de naskiĝo 9-a de oktobro 1873
Loko de naskiĝo Frankfurt am Main
Dato de morto 11-a de majo 1916
Loko de morto Potsdam
Okupo
astronomo, fizikisto kaj pioniro de astrofiziko
Aĝo je morto 42
v  d  r
Information icon.svg

Karl Schwarzschild [ŝvarcŝilt] (naskiĝis la 9-an de oktobro 1873 en Frankfurt am Main, mortis la 11-an de majo 1916 en Potsdam) estis germana astronomo, fizikisto kaj pioniro de astrofiziko

Biografio[redakti | redakti fonton]

Karl Schwarzschild estis la plej aĝa el ses infanoj de juda familio; kiel plenkreskulo li kristaniĝis. Liaj gepatroj estis Henrietta Sabel kaj Moses Martin Schwarzschild. En Frankfurto li frekventis la judan elementan lernejon kaj poste la urban gimnazion, kie li ekinteresiĝis pri astronomio. Jam kiel 16-jarulo li publikigis du artikolojn en la revuo Astronomische Nachrichten, pri la kalkulado de orbitoj de planedoj kaj paraj steloj. Post sia maturec-ekzameno, en kiu li sukcesis kiel plejbonulo de sia jaro, li ekde 1890 studis astronomion en la universitato de Strasburgo. En 1892 li transiris al la universitato de Ludwig Maximilian en Munkeno; en 1896 li tie doktoriĝis sub Hugo von Seeliger pri la temo "la ekesto de ekvilibraj figuroj en rotaciantaj likvaĵoj".

Ekde 1897 li dum du jaroj laboris kiel asistanto ĉe la stel-observejo Kuffner en Vieno; tie li okupiĝis pri la fotometrio de stelamasoj kaj ellaboris la bazon por formulo, kiu priskribas la interrilatojn inter la intenseco de stela lumo, ekspon-tempo de observaj fotoj kaj nigrigo de la fota plako en stelfotografado. Grava ero de tiu formulo nomiĝas "eksponento de Schwarzschild".

En 1899 li revenis al Munkeno kaj tie habilitiĝis.

De 1901 al 1909 Schwarzschild estis profesoro kaj direktoro de la stel-observejo Göttingen. Tie li kunlaboris kun famuloj kiaj David Hilbert kaj Hermann Minkowski. En 1909 li iĝis direktoro de la astrofizika observejo en Potsdam, en 1912 membro de la Prusia Akademio de la Sciencoj.

Kiam komenciĝis la unua mondmilito, 40-jara Schwarzschild volontulis por la armeo. Li soldatservis ĉe la orienta kaj okcidenta frontoj, interalie kiel artileria kalkulisto. Dum la milito li grave malsaniĝis pri pemfigo kaj revenis hejmen en marto 1916 kiel invalido. Du monatojn poste li mortis, nur 42-jara.

Lia filo Martin Schwarzschild estis astrofizikisto.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

En 1915, militservante, li verkis en Rusio artikolojn pri la teorio de relativeco kaj pri la teorio de kvantumoj. Lia laboro pri relativeco ebligis la unuajn precizajn solvojn de la kampaj ekvacioj de ĝenerala relativeco: solvon pri ne rotaciantaj globformaj korpoj kaj solvon pri statikaj izotropaj malplenaj spacoj ĉirkaŭ solidoj.

Schwarzschild laboris fundamente pri nigraj truoj. Kelkaj iliaj ecoj estis nomitaj laŭ li: la metriko de Schwarzschild, la metriko de Schwarzschild-Tangherlini kaj la radiuso de Schwarzschild. La centron de nigra truo oni foje nomas neordinaraĵo de Schwarzschild.

En Astronomio Schwarzschild laboris interalie pri la fotografia helec-mezurado de steloj kaj dum studoj pri la radiada transporto en la suna atmosfero kreis la nocion "radiada ekvilibro".

Li statistike esploris la distribuon de steloj en nia galaksio kaj plibonigis la teorion pri optikaj sistemoj.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Lian nomon portas ne nur la menciitaj fizikaj konceptoj, sed ankaŭ asteroido 837 Schwarzschilda.