Karl Theodor von Dalberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Portreto de Dalberg, pentrita de Franz Stirnbrand en 1812.

Karl Theodor Anton Maria von DALBERG (naskiĝinta en la 8-a de februaro 1744 en Herrnheim, mortinta en la 10-a de februaro 1817 en Regensburg) estis ĉefepiskopo de Mainz, princo-elektisto de la Sankta Romia Imperio, princo de Regensburg, unua princo de la Rejna Federacio kaj grandduko de Frankfurto kaj membro de la ordeno de la Iluminatoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lia patro Frank Heinrich estis administranto de Worms kaj unu el la ĉefaj konsilantoj de la majenca ĉefepiskopo. Karl dediĉis sin al la studo de kanonika juro kaj ekigis karieron eklezian. En 1772 li iĝis guberniestro de Erfurto kiun li spirite, arkitekture kaj belarte florigis. Aliaj paŝoj karieraj: koadjutoriĝo en 1787; princo-episkopo de Konstanco; ĉefepiskopo-elektisto en 1802; arkikanceliero de la Imperio.

Blazono de la frankfurta grandduko.

Kiel politikisto li elstaris per patriotismo: eklezie li eĉ subtenis la febronianismam vizion de germana nacia eklezio; sekulare li reklamis por forta centra regado super ĉiuj etaj germanaj ŝtatoj. Nesukcesinte, li turniĝis al Napoleono Bonaparte, kiun li admiroplene konsideris gravulo ankaŭ por la germana sorto.

Pro la pactraktato de Lunéville en 1801 li cedigis ĉiujn teritoriojn de sur la maldekstra bordo de Rejno al Francio, do ankaŭ Worms, Konstanz kaj Mainz. Pro la okupo de Mainz la princa kortego translokitis al Regensburg.

En 1806, post la fino de la Sankta Romia Imperio, li kune kun aliaj princoj aliĝis al la Rejna Federacio kaj estis nomita fare de Napoleono Unua princo de la Federacio. En 1813 li rezignis pri ĉiuj honoroj aljuĝitaj fare de la francoj kaj restis nur ĉefepiskopo de Regensburg.

Graveco neeklezia[redakti | redakti fonton]

Kvankam lia troa admiro por Napoleono taksitis de ne malmultaj riproĉenda, ĉiuj dum lia vivo kaj poste altestimis la engaĝiĝon kulturan de la malavara, grandanima kaj simpatia mecenato, aparte dum lia tridekjara regado en Erfurto (1772-1802). Li amikiĝis i.a. kun Goethe, Schiller kaj Wieland.

En la 26-a de marto 1994 komenciĝis granda Dalberg-simpozio en Erfurto okaze de la 250-a datreveno naskiĝtaga i.a. per migra ekspozicio.

Antaŭe: Grandduko de Frankfurto Poste: Coat of arms of the Grand Duchy of Frankfurt (1810–1813).svg
1810–1813 Eugène de Beauharnais (laŭtitole)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Karl von Beaulieu-Marconnay: Karl von Dalberg und seine Zeit. Zur Biographie und Charakteristik des Fürsten Primas. 2 Bde., Weimar 1879.
  • Carl von Dalberg: Ausgewählte Schriften (Hrsg. von Hans-Bernd Spies; Veröffentlichungen des Geschichts- und Kunstvereins Aschaffenburg, Reihe Nachdrucke, Bd. 3), Aschaffenburg 1997.
  • Konrad M. Färber u.a. (Hrsg.): Carl von Dalberg: Erzbischof und Staatsmann (1744–1817), Regensburg 1994. ISBN 3-927529-03-6
  • Konrad M. Färber: Dalberg, Bayern und das Fürstentum Regensburg. Neue Quellen aus den Archiven von Wien und Paris, in: Zeitschrift für bayerische Landesgeschichte 49,3 (1986) 695–717.
  • Konrad M. Färber: Kaiser und Erzkanzler. Carl von Dalberg und Napoleon am Ende des Alten Reiches, Regensburg 1994.
  • Reinhard Grütz: Erfurt im Schatten der Französischen Revolution Regierungspraxis und Staatstherorie Carl Theodor von Dalbergs (Erfurter Theologische Schriften Band 28), Leipzig 2000.
  • Karl Hausberger (Hrsg.): Carl von Dalberg. Der letzte geistliche Reichsfürst (Schriftenreihe der Universität Regensburg 22), Regensburg 1995.
  • Karl Hausberger: Geschichte des Bistums Regensburg, Bd. 2: Vom Barock bis zur Gegenwart, Regensburg 1989, 94–104.
  • Herbert Hömig: Carl Theodor von Dalberg. Staatsmann und Kirchenfürst im Schatten Napoleons, Paderborn 2011.
  • Ekkehard Krömer: Die staatsrechtlichen Grundgedanken Karl von Dalbergs, Diss. Köln 1958.
  • Michael Ludscheidt: Aufklärung in der Dalbergzeit. Literatur, Medien und Diskurse in Erfurt im späten 18. Jahrhundert (Schriften der Bibliothek des Evangelischen Ministeriums Erfurt, Bd. 1), Erfurt 2006.
  • Klaus Rob: Karl Theodor von Dalberg (1744–1817). Eine politische Biographie für die Jahre 1744–1806. Frankfurt am Main 1984.
  • Georg Schwaiger: Carl Theodor von Dalberg. Erzbischof von Regensburg (1805–1817), en: Beiträge zur Geschichte des Bistums Regensburg 23/24 (1989) 489–494.
  • Georg Schwaiger: Sailer und Dalberg, en: Festschrift für Andreas Kraus zum 60. Geburtstag, Kallmünz 1982, 369–380.
  • Hans-Bernd Spies (Hrsg.): Carl von Dalberg 1744–1817 (Veröffentlichungen des Geschichts- und Kunstvereins Aschaffenburg, Bd. 40), Aschaffenburg 1994, ISBN 978-3-87965-064-4
  • Hans-Bernd Spies: Carl von Dalberg (1744–1817) – Neues zur frühen Biographie (bis 1772) des Fürstprimas, en: Mitteilungen aus dem Stadt- und Stiftsarchiv Aschaffenburg 9 (2008–2010), p. 69–98.
  • Josef Staber: Kirchengeschichte des Bistums Regensburg. Regensburg 1966, S. 169–177.
  • Martin A. Völker: Raumphantasien, narrative Ganzheit und Identität. Eine Rekonstruktion des Ästhetischen aus dem Werk und Wirken der Freiherren von Dalberg, Aufklärung und Moderne, Bd. 5. Hannover-Laatzen: Wehrhahn Verlag, 2006. ISBN 978-3-86525-205-0

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]