Karl Vanselow
Ludwig Karl VANSELOW (n. 20-an de marto 1877 en Schönlanke (Ostbahn), nun Trzcianka; mortis 28-an de decembro 1959 en Berlin) estis germana esperantisto kaj publicisto, eldonisto, poeto kaj posedanto de kinejoj en Berlino.
Li tre abunde verkis originale kaj traduke en Esperanto, precipe kantojn. Liaj poemoj aperis ĉefe en Heroldo de Esperanto antaŭ kaj post la Dua Mondmilito.
Karl Vanselow apartenas al la fondintoj de Esperanto-Ligo Berlin kaj furoris per lernolibro de Esperanto en versoj.
Enhavo |
Eldonisto de ĵurnaloj [redakti]
Laŭ gazetartikolo okaze de lia 80-a naskiĝtago Karl Vanselow estas la sama persono, kiu eldonis ekde 1904 la faman revuon Die Schönheit (la beleco) .
Ĉi tiu revuo kaŭzis skandalojn, ĉar ĝi montris nudajn korpojn, precipe de virinoj, kaj iĝis organo de germana nudista organizo ĝis 1924. En Germanio, kiel en aliaj eŭropaj landoj, la publika montrado de nudaj figuroj kaŭzis persekutojn.
1907 ĉe la Berliner Landgericht okazis jura proceso kontraŭ Karl Vanselow, pro distribuado de "maldecaj verkoj". Famaj Artistoj kaj verkistoj, kiel Hans Thoma, profesoro Gurlitt, la skulptisto Harro Magnussen, der literara historisto Prof. Adolf Bartels und kaj la arta fotisto Nikola Perscheid funkciis kiel fakaj konsilantoj.
La eldonejo Harald Fischer Verlag ofertas eldonon de ĵurnalo "Geschlecht und Gesellschaft" (sekso kaj socio) en formo de mikrofiŝo, kiu kovras la jaron 1903 - 1926/27. Ĉi tiu ĵurnalo estis fondita de Karl Vanselow kun la tasko "partopreni en la grandaj reformoj de nia epoko en la demandoj de sekso kaj socio"
La elirpunkto estis la observo, ke "pli kaj pli venas la pedagogiaj, kuracaj kaj juraj instancoj al la ideo, ke en naturaj demandoj estu natura libereco. Kaj tial ni vidas en kreskanta grado, ke la problemoj de la seksa kaj socia vivo en la necesa interrilato atingas la publikan intereson kaj la publikan diskuton" Laŭ ĉi tiu evoluo en la ĵurnalo estis egale traktitaj la diveraj demandoj de la sekso, el medicina kaj biologia vidpunkto kaj la ligitaj sociaj, etikaj kaj juraj aspektoj.
La malkaŝeco, per kiu en la tekstoj estas traktataj ankaŭ demandoj de la seksa vivo, gvidis tuj post la apero de la unua kajero de "Geschlecht und Gesellschaft" al provoj por malpermesi la ĵurnalon per juraj rimedoj. La jura debato gvidis al la konkludo, ke la ĵurnalo en neniu maniero estu rigardata kiel "maldeca", sed ke ĉi estas legitimata en sia tendenco kaj mora, despli, ke ĝi estas direktate ne al la malmatura junularo, sed al plenkreskaj kaj edukitaj legantoj"
Biografiaj artikoloj pri konataj virinoj de la nuntempo, konstantaj rubrikoj pri la "profesia laboro" de virinoj kun praktikaj konsiloj pri virinaj profesioj, pri "Virina vivo kaj virina ambicio" kun informoj pri scienca virina laboro, pri la aktiveco de "virinaj asocioj" kaj "libro prezento" kompletigis la programon de la ĵurnalo.
En la jaro 1914 li komencis per la eldono de revuo "Ideale Nacktheit. Naturaufnahmen Menschlicher Körperschönheit" kiu prezentis "naturajn" fotojn de homoj. Verŝajne pro la milito la projekto ne estis daŭrigata kaj la revuo reaperis en la dudekaj jaroj. La nomo de Karl Vanselow aperis kiel unu el la fotistoj.
poeto de la hejma regiono [redakti]
Karl Vanselow estis ĝis lia morto rigardata kiel grava poeto de sia hejma regiono "Netzekreis". Ekzistas germanlingvaj poemoj, kiuj priskribas la belecon de la naturo. Li estis aktiva membro de la "Heimatverein Schönlanke" en Berlin, kiu oficiale partoprenis la honorigan kunvenon en Berlin-Neukölln post lia forpaso.
Li estis devigata forlasi la regionon supozeble post 1945 kaj ekloĝis en Berlin.
Supozeble li ekokupiĝis pri Esperanto jam en la jaroj antaŭ aŭ post la Unua Mondmilito, kiam li verŝajne reiris en sian naskiĝurbon Schönlanke. Lia patrino tie mortis 1914.
biografie [redakti]
- Literaturport Berlin|Brandenburg
- Des Kaisers neue Kleider... Karl Vanselows Beitrag zur Schönheitsbewegung und Sittenreform im deutschen Kaiserreich. / Andreas Pretzel. Jahresberichte f. dt. Geschichte
- In: Das bewegte Buch : Buchwesen und soziale, nationale und kulturelle Bewegungen um 1900Lehmstedt, Mark, Wiesbaden, S. 267-311 : Ill., 1999. (= Veröffentlichungen des Leipziger Arbeitskreises zur Geschichte des Buchwesens ; 12 )
- Kerbs, Diethart; Reulecke, Jürgen (Hrsg.): Handbuch der deutschen Reformbewegungen 1880-1933. Wuppertal 1998.
- Janos Frecot, Johann Friedrich Geist, Diethart Kerbs (Hgg.): Fidus 1868-1948, Zur ästhetischen Praxis bürgerlicher Fluchtbewegungen, Hamburg 1997, Erstausgabe München 1972.
Verkoj [redakti]
en la germana lingvo [redakti]
- Vanselow, Karl k.a. (Hf. 9 Geschlecht und Gesellschaft. Bd. 4. Heft 1. Sexualreform. Beiblatt zu 'Geschlecht und Gesellschaft'. Beigelegt Jahresverzeichnis. Verlag der Schönheit Berlin Leipzig Wien 1909 Broschur 68 S.
- Vanselow, Karl (Hrsg): Geschlecht und Gesellschaft. Hier: Siebenter Band. Berlin: Verlag der Schönheit, 1912. XV, 560 S., Original Leinen mit farb. Deckelzeichnung, Groß-8°, mit zahlreichen Abb. auf Tafeln
- Vanselow, Karl (Hrsg): Geschlecht und Gesellschaft. Hier: achter Band. Berlin: Verlag der Schönheit, 1913. XV, 560 S., Original Leinen mit farb. Deckelzeichnung, Groß-8°, mit zahlreichen Abb. im Text und auf Tafeln
- Von Weib und Welt: Gedichte Von Karl Vanselow, Franz Müller
- Ideale Nacktheit. Naturaufnahmen Menschlicher Körperschönheit. Erster Band. Karl Vanselow Verlag, Berlin, 1914. 40 foto. Hft.
- Ideale Nacktheit. Naturaufnahmen Menschlicher Körperschönheit Zweiter Band.
1.-10. Tausend. Verlag der Schönheit, Richard A. Giesecke. 1915. Mounted plate on frontcover. 36 plts. Stiff decorated wrappers. Inner spine repaired, cover sl. discol/ worn. Ex-libris.
- Ideale Nacktheit. Naturaufnahmen menschlicher Körperschönheit. Herausgegeben von der Schriftleitung der Schönheit. Band 1 - 10 (v. 12), Leipzig, Verlag der Schönheit, 1919 - 1927. (Bd. 1-3: Je 4 Bll., 40 Tafeln; ab Bd. 4: Je 4 Bll., 20 Tafeln. Illustr. Orig.-Karton (Bd. 6 - 8 lose als Mappenwerk in illustr. Orig.-Ktn.-Mappe).Aufnahmen von Lotte Herrlich, Kara (Germaine Krull), H. Schieberth, K. Vanselow u.a.)
en Esperanto [redakti]
- Lernolibro en versoj, Berlin 1946
- Nia Lingvo Esperanto (triparta kolekto de kantoj kaj poemoj)
-
- recenso de "J. S-r" in GER 7. Jg. Feb. 1954, S.27-28:
"... Estas plezuro, legi liajn fluajn, glatajn, facile kompreneblajn versaĵojn el kiuj la pli multaj estas destinitaj por kantado aŭ deklamado. 'La Praktiko' prave diris, ke Vanselow estas konata kiel 'la verdstela trobadoro' ... Poezi-amantoj, havigante al si la kajeron, ne domaĝaos la malgrandan elspezon".
Eksteraj ligiloj [redakti]
"Die Schönheit" en retejo de "Antiqbook"
Nekrologoj [redakti]
- Germana Esperanto-Revuo 12a jaro, Majo 1959, p.56, rubriko Ligoj kaj Grupoj.
La 'verda trobadoro' ne plu estas inter ni.
La 28an de dec. 1959, post mallonga restado en malsanulejo li, 84jara, pace transdormis en alian mondon.
Kaduka jam delonge, li vivis ĝis laste por Eo; spite sian malforton li vizitis E-ajn kunvenojn, kontenta nur, kiam li estis inter samideanoj.
Multajn poemojn li verkis, kantis pri amo kaj paco. pri Verda Stelo kaj frateco. La tutmonda esperantistaro funebros kun ni.
Esperanto-Ligo Berlin: Adolf Sproeck (prezidanto)
- Nuntempa Bulgario 4. Jg. 1960, Hf. 5, p. 41 [Pri la morto de Karl Vanselow en Berlino] "La e-a poeto K.V., 84-jara mortis en Berlino. .. Multajn poemojn li verkis, kantis pri amo, paco k frateco."
