Karl Witte

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Karl Heinrich Gottfried WITTE (naskiĝis la 8-an de oktobro 1767 en Pritzwalk, Brandenburgio; mortis la 1-an de aŭgusto 1845 en Berlino) estis germana pedagogo kaj verkisto.

De 1796 ĝis 1808 li estis evangelia pastro en Lochau apud Halle. En tiu ĉi tempo naskiĝis lia sola infano, la filo Johann Heinrich Friedrich Karl WITTE (1800-1883), kiun la patro klopodis eduki al geniulo. Tiuj ĉi klopodoj rezultigis, ke la filo rajtis jam kiel 9-jarulo studi filozofion en la Universitato de Leipzig, kaj povis jam kiel 16-jarulo doktoriĝi ĉe la Universitato de Göttingen. En 1833, la filo poste fariĝis profesoro pri romia juro en Halle, sed li konatiĝis ĉefe kiel tradukisto de la verkoj de Dante al la germana.

En sia ĉefa verko "Karl Witte oder Erziehungs- und Bildungsgeschichte desselben" ("Karl Witte aŭ ties eduka kaj kleriga historio", 2 volumoj, 1819) la patro detale priskribis sian edukan metodon. Jam kiam la knabeto komencis paroli, la patro toleris eĉ ne la plej etan gramatikan eraron. En Germanio, la eduka metodo de la patro renkontis iom da admiro, sed eĉ pli da malestimo pro tio, ke li misuzis la filon por egoismaj eksperimentoj.

Sekve en Germanio la ĉefverko de Witte preskaŭ forgesiĝis. Sed komence de la 21-a jarcento, la duvoluma libro estis eldonita en ĉina lingvo en multaj milionoj da ekzempleroj. De tiam, grandega nombro de ĉinoj esperas, ke la verko de Witte helpas igi iliajn infanojn geniuloj.

El la ĉina, oni ofte retradukis la nomon per "Carl Weter" (angla subtitolo de la libro: "Carl Weter’s Educational Law").