Karles Berga i Molina

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Karles Berga i Molina (nask. en 1960 en Igualada) estas katalana brokantisto kaj Esperanto-blogisto.

Lerninte Esperanton en 1982, Berga aktivis en la kataluna Esperanto-movado kaj kunlaboris kun Kataluna Esperanto-Junularo, kies unuan numeron de la revuo Kata Luno li kunredaktis, kaj nuntempe kun Kataluna Esperanto-Asocio. Li tamen ne akceptis gvidajn postenojn kaj multe aktivas memstare, ĉefe kiel propagandanto kaj Esperanto-instruisto. Li estis dum multaj jaroj gastiganto de Pasporta Servo en Barcelono.

Inter aprilo kaj oktobro 2010 li estis la ĉiĉerono de la Hispana Esperanto-muzeo, nun diskonigata kiel Museu d'Esperanto de Subirats.

Verkoj

Berga estas aŭtoro de la vortareto Vocabulari Familiar Català-Esperanto / Esperanto-Català (2010) kaj aktiva blogisto pri i.a. esperantaj temoj. Lia blogo sur Ipernity distingiĝas pro multaj amuzaj kaj bizaraj blogeroj.

Eksteraj ligiloj