Karlismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Karlismo estis hispana movado, reprezentanto de la plej konservativaj kaj tradiciismaj politikaj tendencoj de la lando.

Ĝi naskiĝis en 1833, kiam mortis la reĝo Fernando la 7-a kaj lia filino Izabela la 2-a iĝis la nova reĝino de Hispanujo. Tion ne akceptis la frato de la mortinta reĝo, Karlo Maria Isidro de Burbono (Carlos María Isidro), kiu estis la reprezentanto de la absolutistoj, kiuj ne akceptis virinon kiel reĝon de Hispanio kaj kontraŭis la politikajn moviĝojn.

Tuj post ekis milito inter ambaŭ flankoj: la Unua Karlisma Milito. Post la malvenko de la karlistoj, ili estis integritaj denove en la reĝimo, sed ne forlasis siajn pretendojn, kaj komenciĝis propra sinsekvo de sin nomitaj reĝoj.

Ankoraŭ estos du pliaj militoj dum la 19-a jarcento. La karlistoj defendis la malnovajn foruojn de la malnovaj regnoj, kaj ĉefe tiujn de Eŭskio kaj Navaro, pro kio ili havis plejan forton en tiuj regionoj. Samtempe ili estis integristoj en religio, kun forta influo de la Eklezio.

Dum la Hispana Enlanda Milito de 1936-1939, la karlistoj estis unu el la apogoj de la flanko gvidata de Francisco Franco, formante la unuaojn konatajn kiel requetés, videblajn danke al ĝia karakteriza ruĝa bereto. Sum la milito la movado estis unuigita kun la Hispana Falango, por formi la ununuran partion de la reĝimo.

Kelkaj movadanoj plu konservis la pretendon al monarĥia legitimeco de la descendantoj de la dinastio, kaj formis la Karlistan Partio, kiu poste evoluos al socialismaj ideoj. La partio plu ekzistas kvankam ĝi havas marĝenan influon en la nuna politika sistemo de Hispanio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]