Karlo la 3-a (Britio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Charles Mountbatten-Windsor

Charles Philip Arthur George MOUNTBATTEN-WINDSOR, Princo de Kimrio, Duko de Kornvalo, Grafo de Chester, Duko de Rothesay (S), Grafo de Carrick (S), Barono Renfrew (S), Lordo de la Insuloj, Princo kaj Granda Stevardo de Skotlando, (kutime nomata "Princo Karlo"; naskiĝis la 14-an de novembro 1948 en Palaco Buckingham, Londono) estas la tronheredonto de la Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Nord-Irlando.

Karlo estas la plej maljuna filo de la reĝino Elizabeto la 2-a kaj Philip Mountbatten, Duko de Edinburgo.

La tronposteulo de la Unuiĝinta Reĝlando alprenas tradicie la nomon Princo de Kimrio, kio fakte signifas iom pli ol simpla princo. Karlo estas la 21-a portanto de la titolo, kiun li alprenis la 26-an de julio en 1958, ceremonie nur la 1-an de julio en 1969 en kastelo Caernarfon, Kimrio.

Laŭregule oni alparolas lin kiel His Royal Highness The Prince of Wales ("Lia Reĝa Moŝto, La Princo de Kimrio"); en Skotlando kiel His Royal Highness The Prince Charles, Duke of Rothesay ("Lia Reĝa Moŝto La Princo Karlo, Duko de Rothesay")

Li geedziĝis kun Lady Diana Spencer kaj havas du filojn: princoj William (* 1982) kaj Harry (* 1984). Li edziĝis la 9-an de aprilo en 2005 al Camilla Parker Bowles.

En 1989 li publikigis la libron A Vision Of Britain ("Vizio pri Britio").

Princo Karlo posedas produktofirmaon de keksoj ("Duchy Originals"), kies profiton li donacas por bonfaraj celoj.

Eksteraj ligiloj


Averto: Defaŭlta ordiga ŝlosilo "Karlo, princo de Kimrujo" anstataŭigas pli fruan defaŭltan ordigan ŝlosilon "1948".

Ŝablono:LigoElstara