Karlo Borromeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Karlo Boromeo)
Saltu al: navigado, serĉo
Karl Borromäus, pentrita de Giovanni Ambrogio Figino (1548 - 1608).
Karl Borromäus (malsupe maldekstre) sur pentraĵo de Carlo Ceresa, 1581

Karlo Boromeo (itale: Carlo Borromeo; naskiĝinta la 2-an de oktobro 1538 ĉe Arona; mortinta la 3-an de novembro 1584 en Milano) estis kardinalo, ĉefepiskopo de Milano kaj elstara reprezentando de la kontraŭreformacio. Li devenis el la itala nobela gento Borromeo kaj estas adorata en la katolika eklezio kiel sanktulo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Karlo Boromeo naskiĝis kiel filo de Giberto Boromeo, grafo de Arona, kaj de Margherita de Medici en la fortikaĵo de Arona ĉe Majora Lago.

Je la antaŭenpuŝado de la koncilio de Trento li ludi gravan rolon. Kiel nevo de Pio la 4-a li estis kardinalnepoto, rezignis tamen libervole sian privilegiitan pozicion je la roma kurio, por transpreni en 1565 la ĉefepiskopujon de Milano validan kiel dekadenca, kiun li evoluigis al modela episkopujo. Jam antaŭe li estis fondinta en 1561 je la universitata urbo Pavia apartena al la ĉefepiskopujo Milano la studentinternejon Collegio Borromeo, por helpo precipe pli malriĉajn studentojn, kiuj ne disponis pri sufiĉaj monrimedoj por studrestado en Pavia.

Kadre de la kontraŭreformacio Karlo Boromeo engaĝiĝis kaj por morala renovigo de la romkatolika eklezio kaj ankaŭ por la batalo kontraŭ la protestantismo. Liaj reformaktivecoj trafis sur reziston je kelkaj monaĥaj ordenoj, aparte je la Humiliatoj. Kvar anoj de ĉi tiu ordeno faris en 1569 kontraŭ la episkopon murdatencon, kiu tamen fiaskis.

Kiel papa inspektisto por Svisujo Karl Boromeo aktivis ĝis en la plej alte troviĝaj lokoj de Engadino kaj fondis en 1579 la pastroedukejon Collegium Helveticum. Dum kiam li en la duklando Milano baziĝis sur la profana potenco, en Grizono li trafis sur la reziston de la aŭtoritatoj, kiuj permesis neniujn procesojn pro herezo. Kiam en 1583 la ĉefkonsilantaro de la plejparte katolika Mesoĉina Valo petis helpon de Boromeo kontraŭ la protestantoj – ofte rifuĝintaj el Italujo –, ĝi preteriris ĉi tiun ĝenaĵon per tio, ke ĝi kulpigis la suspektatojn pro sorĉarto. Tion la profanaj aŭtoritatoj de Grizono ne kontraŭis. La profana potenco mortbruligis dek unu el la 108 akuzitoj, la restaj timigite reaniĝis en la katolika eklezio. En la najbara Kalanka Valo la procedo estis simila.[1]

Dum la jaroj de la pesto 1576–1578 li engaĝiĝis por ampleksa prizorgado, kio estis malavantaĝa por lia sano. Karlo Boromeo mortis en la aĝo de 46 jaroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. C. Camenisch, p. 135

Ligoj eksteren[redakti | redakti fonton]