Karlo Emanuelo la 1-a de Savojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Karlo-Emanuelo I

Karlo-Emanuelo la 1-a de Savojo kromnomita "La Granda" (france: Charles-Emmanuel Ier de Savoie "le Grand" kaj itale: Carlo Emanuele I di Savoia "il grande") naskiĝis en la kastelo de Rivoli je la 12-a de januaro 1562 kaj mortis en Savigliano je la 26-a de julio 1630.

Li estis la filo de la 10-a duko Emanuelo-Filiberto (1528-1580) kaj de lia edzino Margareto de Francio (1523-1574), kiu estis la filino de la franca reĝo Francisko la 1-a (1494-1547) kaj de lia edzino Klaŭdo de Francio (1499-1524).

Post la morto de sia patro en 1580 li fariĝis 11-a duko de Savojo, princo de Piemonto, grafo de Aosto, de Morianio, de Astio kaj Nico, reĝo de Kipro kaj Jerusalemo, markizo de Saluco (1580-1630).

Li edziĝis en Saragoso je la 11-a de marto 1585 kun Katerino Mikaelino de Hispanio (1567-1597), kiu estis la filino de la hispana reĝo Filipo la 2-a (1527-1598) kaj de lia edzino Elizabeto de Francio (1545-1568). Ŝi naskis al li dek gefilojn sed liaj amorantinoj ankaŭ naskis al li plurajn nelegitimaj gefilojn :

Aliancita kun Hispanio per sia edzino, li profitis la religiajn konfliktojn por ekkapti la markizecon de Saluco en 1588 kaj ricevis de la "Ligintoj" la grafecon de Provenco en 1590. Sed la franca reĝo Henriko la 4-a invadis Savojon kaj Piemonton, kaj per la Traktato de Ljono en 1601 deprenis la provincojn de Bugey [buĵe], de Valromey [valrome] kaj la landon de Gex [ĵeks].

Karlo-Emanuelo la 1-a planis konkeri la riĉan kaj prosperan urbon de Ĝenevo kiel novan ĉefurbon de sia duklando. Sed lia ekspedicio de 1602 tute fiaskis kaj li estis devigita garantii al la urbo pacon kaj multajn rajtojn per la Traktato de Saint-Julien en 1603.

Li mortis en 1630 kaj lia filo Viktoro-Amadeo heredis la Domestrecon de Savojo.

 

Savoja Blazono en 1563
Antaŭe: Duko de Savojo Poste:
Emanuelo Filiberto 1580-1630
Viktoro Amadeo la 1-a

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]