Karlo Valois de Berry

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Karlo Valois de Berry (Tours, 26-a de decembro de 1446 - 24-a de majo de 1472) estis la lasta filo, kaj kvara virfilo de Karlo la 7-a de Francio kaj de Maria de Anĵuo. Ĝi vivis plejparte en konflikto kontraŭ sia frato Ludoviko la 11-a.

En 1461 lia frato cedis al li la Duklandon de Berry. Sed tio ne sufiĉis kaj li ekmilitis kontraŭ sia frato aliancinte kun Karlo de Charolais. Fine oni subskribis la Traktaton de Conflans kiu devigis la reĝon cedi, akirante Karlo la Duklandon de Normandio, el kiu li estis lasta estro fakte.

Aliaj problemoj okazis pro la rilato kun lia frato, ĉefe pro la milito inter Karlo kaj la duko de Bretonio, post kio la fratoj repaciĝis en aprilo de 1469 kaj kontraŭ Normandio la plej aĝa frato iĝis Grafo de Gujeno.

Karlo de Berry mortiĝis en Bordozo en majo de 1472 pro tuberkulozo.