Karlo de Viano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Karlo de Viano

Karlo de Viano (hispane Carlos de Trastámara y Évreux), ankaŭ konata kiel Karlo la 4-a de Navaro, n. en Peñafiel, Kastilio, la 29-an de majo 1421 – m. en Barcelono, la 23-an de septembro 1461, estis infanto de la Kronlando de Aragono kaj de Navaro, princo de Viano kaj de Ĝirono (14581461), duko de Gandio (14391461) kaj de Montblanko (14581461) kaj titola reĝo de Navaro (14411461).

Karlo de Viano estis filo de la infanto Johano de Aragono, malpli aĝa filo de Alfonso la 5-a, kaj ekde 1458, kronita reĝo de Aragono, sub la nomo Johano la 2-a kaj de la titola reĝino Blanka la 1-a de Navaro (m. en 1441), filino kaj heredantino de Karlo la 3-a la Nobla (m. en 1425). La princo de Viano estas konata pro la dinastiaj konfrontoj kontraŭ sia patro kaj pro esti mecenato de la kulturo kaj la artoj.