Karlo la 1-a (Anglio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karlo la 1-a

Karlo la 1-a, aŭ anglalingve Charles I, (naskiĝis la 19-an de novembro 1600 - mortis la 30-an de januaro 1649) estis la reĝo de Anglio, Skotlando kaj Irlando ekde la 27-an de marto 1625 ĝis sia mortpuno en 1649.

Karlo restas fama pro la influo-batalo, kiun li entreprenis kontraŭ la Parlamento de Anglio. Ĉar li klopodis instali absolutan monarkion, multaj angloj timis lin. Multaj el liaj decidoj kaŭzis konsiderindan opozicion, precipe la kreado de novaj impostoj sen la konsento de la Parlamento.

Religiaj konfliktoj markis la tutan reĝadon de Karlo. Li edziĝis kun katolika princino, Henrietta Maria, malgraŭ la malkonsento de la Parlamento kaj de la publiko pli ĝenerale. Karlo plie alianciĝis kun pluraj malpopularaj religiuloj, inkluzive de Richard Montagu kaj William Laud, kiun Karlo nomumis kiel ĉefepiskopon de Canterbury. Multaj regnanoj opiniis, ke tiu decido tro proksimigis la Eklezion de Anglio al romkatolikismo. La posta strebo de Karlo al la religia reformo de Skotlando kaŭzis la militojn de la episkopoj, kiuj senfortigis Anglion kaj favoris sian postan eloficiĝon.

La lastaj jaroj markiĝis de la angla enlanda milito, dum kiu Karlon kontraŭstaris la soldatoj de la Parlamento (kiu kontestis la plifortigon de la reĝa potenco) sed ankaŭ la puritanoj, kiuj estis malfavoraj al la religia inklino de la reĝo. Post du enlandaj militoj kaj pluraj malvenkoj, Karlo estis kaptita, procesita kaj mortpunita pro altperfido. La monarkio estis tiam nedaŭre aboliciita kaj anstataŭita de respubliko gvidita de Oliver Cromwell.


Antaŭe:Reĝo de AnglioPoste:
Jakobo la 1-a1625-1649Karlo la 2-a
Antaŭe:Reĝo de SkotlandoPoste:
Jakobo la 6-a1625-1649Karlo la 2-a
Antaŭe:Reĝo de IrlandoPoste:
Jakobo la 1-a1625-1649Karlo la 2-a

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara