Karlo la 4-a (Hispanio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karlo la 4-a

Karlo la 4-a de Hispanio (n. la 11-an de novembro 1748 en Portici - m. la 20-an de januaro 1819 en Romo) estis la reĝo de Hispanio ekde 1788 ĝis 1808.

Li edziĝis la 4-an de septembro 1765 kun Maria Luisa de Burbono-Parmo, kun kiu li havis 14 infanojn. Karlo la 4-a ŝajne suferis de malforta volo, kaj fakte konfidis la regadon de Hispanio al Manuel Godoy, la amanto de sia edzino. Poste okazis la franca invado de Hispanio far de la armeo de Napoleono kaj okazis stranga epizodo inter tiu ĉi reĝo, la princo kiu estos post la Milito de Sendependiĝo Ferdinando la 7-a, kaj Napoleono.

Antaŭe:Reĝo de HispanioPoste:
Karlo la 3-a17881808Ferdinando la 7-a