Karlo la 5-a (Sankta Romia Imperio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Imperiestro Karlo la 5-a
Portreto de juna Karlo fare de Bernard van Orley
Karlo la 5-a de Leone Leoni, Prado.
Ladskatolo de papriko, uzanta la bildon de la Imperiestro Karlo la 5-a, produktita en lia mortovilaĝo

Karlo, naskiĝis 24-an de februaro 1500 en Gento, mortis 21-a de septembro 1558 en Yuste (Ekstremaduro, Hispanio), estis Imperiestro Karlo la 5-a de la Sankta Romia Imperio 1519 - 1556 kaj 1516 - 1556 Reĝo Karlo la 1-a de Hispanio.

Lia edukisto estis Adriaan Florisz Boeyens, onta papo Adriano la 6-a.

Li estis unu el la historiaj regnestroj kiuj regis super plej granda surfaco de la Tero, ne nur ĉar liaj posedaĵoj etendiĝis super granda parto de la eŭropa kontinento, sed ankaŭ ĉar liaj estis la novaj posedaĵoj de la hispana imperio en Ameriko. Siajn posedaĵojn en Centra Eŭropo li heredis de sia patro Filipo la 1-a, "Filipo la Bela", dum la amerikajn li ricevis de sia patrino Johana de Kastilio, "Johana la Freneza", filino de la Katolikaj Gereĝoj de Hispanio.

Tamen, unu el liaj ĉefaj klopodoj estis la luktoj religiaj, kontraŭ la turkoj en la Mediteranea Maro kaj la orienta Eŭropo kaj kontraŭ la novaj herezoj de la katolikismo en siaj nordaj posedaĵoj.

Li edziĝis al Izabela de Portugalio. En 1556 li rezignis pri sia reĝeco. La hispanajn posedaĵojn li transdonis al sia filo Filipo la 2-a, kaj sian imperiestrecon al sia frato Ferdinando la 1-a.

Biografio

Junaĝo

Dum la celebro de danco en la palaco Princejo (Prinsenhof) de Gento, Flandrio, la graveda tiama arkidukino Johanino eksuferis dolorojn ventre. Je kredo pri malbona digestado, ŝi iris al banejo kaj tie, sen ia helpo, ŝi naskis sian duan filon la nokton de la 24a de februaro de 1500.

Antaŭ esti unujara, Filipo nomumis Karlon duko de Luksemburgo kaj kavaliro de la ordeno borgonja de la Orŝafo. En 1501 Filipo kaj Johanino veturis al Hispanio por partopreni en deputitaro kiel sukcedantoj de la Katolikaj Gereĝoj kaj lasis Karlon sub la zorgo de Margerita de Jorko. Dum ilia trapaso de Francio, Filipo decidis kun Ludoviko la 12-a la geedzon inter ties filino Klaŭdino kaj Karlo, kion oni konfirmis poste per la Traktato de Blois.[1]

Dum postaj jaroj la princo havis instruistojn kaj el Flandrio kaj el Burgonjo kaj kvankam Fernando de Aragono sendis instruiston de hispana, kiam Karlo venis en Hispanion ankoraŭ tute ne regis tiun lingvon kaj lia edukado estis tute flandra. En 1506 la gepatroj reveturis al Hispanio, kie la patro mortis kaj la patrinoo estis enprizonigita laŭŝajne pro mensa malforteco, sed ankaŭ pro politikaj premoj. Flandrio estis sub regenteco dum la junaĝo de Karlo, sinsekve de lia avo, lia onklino kaj de favoritoj. En 1515 Adriano de Utreĥto veturis al Hispanio por certigi, ke la reĝo Fernando heredigu la kronon al Karlo kaj ne al lia frato Fernando kiu kreskis ĉe la reĝo.

Reĝeco

Januare de 1516 la reĝo mortis kaj lasis la regnojn de Kastilio kaj Aragono respektive al Karlo kiel regento anstataŭ lia patrino Johanino, kiu ankoraŭ vivis. Karlo proklamiĝis kiel reĝo de Kastilio sed kune kun la patrino Johanino. En Aragono dekomence oni ne agnoskis lian reĝecon. Nur en 1517 Karlo alvenis en Kastilion kaj en februaro de 1518 la parlamento akceptis lian reĝecon kun kondiĉoj, ke li ekparolu la hispanan, ne nomumu pli altajn postenojn por fremduloj, respektu la patrinon ktp. Fine de julio la parlamento de Aragono akceptis lin kiel reĝo nome de la patrino; same poste en Katalunio. Postaj rilatoj de la reĝoj kun la parlamentoj (Cortes) estis kaŭzitaj de la monneceso por militoj aŭ politikaj kampanjoj.

En 1519 mortis Maksimiliano la 1-a kaj Karlo iĝis imperiestro de la Sankta Romia Imperio. Tamen la akceptado de Karlo kiel reĝo de la diversaj hispanaj posedaĵoj daŭris ĝis 1528; de tiam oni povs diri, ke tiu ĉi reĝo estis la unua reĝo de Hispanio aŭ de la diversaj jurteritorioj kiuj komponos ĝin.

Internaj konfliktoj

La unuaj konfliktoj de la juna reĝo estis la insurekcio de la Kastiliaj Komunumoj (Comunidades (1520–21)). La komenco de la konflikto baziĝis sur la malfido de la kastilianoj, kiuj vidis la junan reĝon kiel fremdulo, kiu favoris siajn eksterlandajn korteganojn, kaj rapide eliris al Aragonio sen solvi la kastiliajn maltrankvilecon kaj parlamentajn postulojn de 1518. Krome li eliris al Germanio por solvi la imperiajn aferojn kaj la insurekciemo etendiĝis en Kastilio, dum la incendio de Medina del Campo etendis la kernon de la ribelo komunuma tra Kastilio. La kontraŭsenjora insurekcio provokis, ke la nobelularo apogis la imperiestron, kaj la movado estis perdinta akceptadon en la uuboj. Finfine la komunumanoj estrataj de Juan de Padilla, estis venkitaj en la batalo de Villalar (Valadolido), kaj la reveno de la reĝo realigis organizajn ŝanĝojn en la regno kiuj manifestiĝis ĉefe post la Kortegoj de Valladolid de 1523.

Notoj

  1. Erlanger, Philippe, "El príncipe de antepasados múltiples", Carlos V, 2000, Ediciones Palabra, ISBN 84-823-9397-1
Antaŭe:Imperiestro de la Sankta Romia ImperioPoste:
Maksimiliano la 1-a1519 - 1556Ferdinando la 1-a
Antaŭe:Reĝo de HispanioPoste:
Filipo la 1-a1516 - 1556Filipo la 2-a

Bildaro