Karlo la Brava

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karlo la Brava, ĉ. 1460, pentrita de Rogier van der Weyden

Karlo la 1-a, duko de Burgonjo, pli vaste konata kiel Karlo la Brava (france: Charles Ier le Témérairele Hardi; 10-a de novembro 1433, Diĵono5-a de januaro 1477, en batalo apud Nancio) estis duko de Burgonjo de 1467 ĝis sia morto en 1477.

Kiam li ekregis Burgonjon, ĝi jam estis unu el la grandaj potencoj en Eŭropo, kaj la vivo ĉe la burgonja korto tre luksa. Lia regno inter Francio kaj Germanio (la Habsburga regno) tamen havis tre grandan mankon: ĝi estis disigita en la "subaj landoj" (en la loka lingvo "Nederlande", kiu konserviĝis en la hodiaŭa landnomo "Nederlando") kaj la "supraj landoj" sen interkonekto.

Kiel siaj antaŭuloj Karlo klopodis pligrandigi sian landon, aparte akiri konekton inter la disaj landpartoj. Sed li ne faris tion per prudenta politiko, sed ĉefe per militiroj (Burgonja Milito), kiuj finiĝis per lia malvenko kaj lia morto en la batalo de Nancio. Li estis la lasta duko de Burgonjo.

Lia sola transvivanta filino, Maria edziniĝis al Maksimiliano, kiu poste fariĝis imperiestro de la Sankta Romia Imperio. Burgonjo ĉesis esti memstara ŝtato kaj estis dividita inter Francio kaj la germana imperio.

Familio

Karlo havis proksimajn familiajn rilatojn al la grandpotencoj de sia tempo:

Vivo ĉe la Burgundia korto
Karlo kiel knabo, starante apud sia patro Filipo la Bona. Rogier van der Weyden 1447-8

Lia kromnomo "la brava" (aŭ "la aŭdaca") ne nur aludis lian kuraĝon kaj riskemon en la multaj bataloj, sed ankaŭ lian orgojlon. Kontraŭ sieĝitaj aŭ venkitaj urboj li kondutis kruelege.

La plej grandajn konfrontadojn li havis kun la franca reĝo Ludoviko la 11-a. Karlo kaj Ludoviko estis foraj kuzoj kaj konis unu la alian de junaĝo, ĉar Ludoviko vivis dum kvin jaroj ĉe la korto de Burgonjo (li dufoje estis komplotinta kontraŭ sia patro, la franca reĝo Karlo la 7-a la Venkanto kaj pro tio ekzilita al Burgonjo) kaj post la edziniĝo de Isabela de Bourbon fariĝis bofrato de Karlo la Brava. Evidente ambaŭ havis grandan malsimpation unu por la alia.

Karlo la Brava edziĝis trifoje:

  • Katarina de Valois
    Valezianino, vivis 1428–1446, ∞ 1440-1446, la geedziĝo neniam estis plenumita
  • Isabela de Bourbon
    Burbonino, vivis 1436–1465, ∞ 1454-1465
  • Margaret de York
    Jorkanino, vivis 1446–1503, ∞ 1465-1477

Heredanto de Karlo la Brava estis la sola filino Maria (1457-1482), edziniĝis en aŭgusto 1477 al la estonta imperiestro Maksimiliano, tiel Karlo la Brava estis praavo de imperiestro Karlo la 5-a.

Vivo

La regno de Karlo la Brava
Burgonjo post la morto de Karlo la Brava

Karlo ricevis de la malsana patro la potencon en Burgonjo jam la 12-an de aprilo 1465 kaj post ties morto du jarojn poste heredis la landon kaj fariĝis duko de Burgonjo.

Lia regejo konsistis el la "supraj landoj": Burgonjo mem, Franĉ-Konteo kaj Graflando Nevers, sed plie Karlo heredis aron de teritorioj ĉe la norda maro, la "subajn landojn" (hodiaŭa Benelukso).[1] Supraj kaj subaj landoj ne estis ligitaj, la duko do devis trapasi landon de alia suvereno por viziti ĉiujn partojn de sia regejo.

Same kiel jam siaj antaŭuloj Karlo dekomence celis pligrandigi sian regejon. Li aparte avidis teritoriojn por ligi la nordan kaj sudan partojn de Burgonjo kaj koncentrigis siajn klopodojn al la Ĉampanjo kaj al Loreno.

  • Ĉampanjo:
    Pri Ĉampanjo li preskaŭ atingis sian celon: post militiro en 1465 kontraŭ Francio li atingis packontrakton de Conflans, en kiu la venkita franca reĝo Ludoviko la 11-a promesis al li geedziĝon kun sia tre juna filino Katarina kaj la Ĉampanjon kiel doton. Sed tiu geedziĝo ne realiĝis.
  • Loreno:
    Karlo konkeris ĝin milite en 1475, sed sekve en la milito perdis sian vivon en la batalo kontraŭ la armeoj de Loreno kaj la Suba Unuiĝo.

Sekvoj: la falo de Burgonjo

La falo de Burgonjo komenciĝis per ŝajna bagatelaĵo: la 9-an de majo 1469 Karlo la Brava faris pruntkontrakton kun la preskaŭ bankrota Sigismundo, grandduko de Aŭstrio: Karlo pruntedonu grandan monsumon kaj ricevu kiel garantiaĵon la aŭstriajn posedaĵojn en Alzaco kaj Brisgovio kaj krome subtenu Sigismundon protekti ties posedaĵojn en Svisio.

Antaŭe Karlo estis en milito kun ĉiuj najbaraj landoj krom la Svisa Ĵurkomunumo, lia nura aliancano. Sed pro la pruntkontrakto kun Sigismundo (9-a majo 1469) Karlo malfidelliĝis al la konfederacianoj kaj subtenis Sigismundon. Tiuj siavice faris kontrakton de neŭtraleco kun la franca reĝo Ludoviko la 11-a, la ĉefa malamiko de Karlo la Brava (23-a septembro 1470 en Tours).

Sigismundo lombardas aŭstriajn landojn en Alzaco al Karlo la Brava, 1469

Karlo, do, regis Alzacon kaj Brisgovion por tie trovi novajn enspezojn. Li instalis Peter von Hagenbach kiel vokton. Tiu starigis severegan reĝimon kaj postulis novan imposton ("malbona fenigo", por financi la militon kontraŭ Loreno), kies kolekto estis efektivigita draste (en Thann tri civitanoj estis ekzekutitaj). La vokto fariĝis malamegata homo, ribelemo de la subpremitoj kreskis.

En 1473 Sigismundo, vidante kiom multe Karlo enspezas el la pruntitaj regionoj, volis reaĉeti sian pruntaĵon, kion Karlo rifuzis - spite al kondiĉoj de la pruntkontrakto. En 1474 Sigismundo aliĝis al la "Suba Unuiĝo", kiun fondis kvar alzacaj imperiaj urboj Strasburgo, Bazelo, Kolmaro kaj Schlettstatt por kontraŭstari la ekspansiemon de Karlo: la urboj donis al Sigismundo krediton de 76.000 guldenoj, kaj Sigismundo kaj la svisoj faris packontrakton ("eterna direkto"), en kiuj ambaŭ partioj respektis la posedaĵon de la alia. Ludoviko la 11-a - kies kromnomo "la araneo" aludas lian emon ŝpini politikajn intrigojn - ne rekte aliĝis al la alianco, sed instigis la svisan urbon Bern kontraŭ Karlo kaj promesis financan kaj armean helpon.

Nun la subpremitaj Alzacanoj vidis bonan ŝancon por ribelado: ili certis pri subteno de la Suba Unuiĝo, kaj Karlo estis for en militiro en Rejnlando kontraŭ urbo Neuss. Dum la insurekcio ili sukcesis kapti la vokton Hagenbach. Li estis arestita, kondamnita al morto kaj ekzekutita en Breisach la 9-an de majo 1474.

Kiam Karlo la Brava ricevis informojn pri la ribelado, li sendis Stephan von Hagenbach, la fraton de la ekzekutito, al Sundgau kun armeo de 6.000 soldatoj. De la 18-a aŭgusto 1474 ili komencis sisteme detrui 30 vilaĝojn kaj urbetojn en suda Alzaco kaj en regiono de Berno. Unu semajnon poste la armeo de la Suba Unuiĝo reagis, sekvis aro da bataloj (Burgonja Milito 1474-1477: Héricourt - Planta - Grandson - Morato - Nancio) kun pli kaj pli granda fiasko por Karlo, kiu en sia lasta batalo ĉe Nancio la 5-an de januaro 1477 estis mortvundita. Lia kadavro estis trovita nur post tri tagoj, mutiligita de lupoj. Lia tombo troviĝas en la preĝejo de nia kara sinjorino en Bruĝo.

Post la morto de Karlo lia filino Maria heredis Burgonjon. Ludoviko la 11-a repostulis kaj rericevis la iamajn francajn feŭdojn Pikardio kaj Burgonjo. La pli granda parto de Burgonjo kiel doto venis al la domo de Habsburgoj.

Titoloj

La blazonoj de Karlo la Brava abundas.

Ĉiujn siajn titolojn Karlo portis ĝis sia morto la 5-an de januaro 1477.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke genealogie-mittelalter.de greke Informoj pri Karlo la Brava en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)

greke Karlo la Brava, ekspozicio de Historia Muzeo Bern, 25.4.2008 - 24.8.2008

Notoj, fontoj

  1. Notu: La hodiaŭa nomo de Nederlando, kiu en la nederlanda lingvo signifas "subaj landoj" ankoraŭ entenas la rememoron pri la Burgundia epoko en ĝia historio.