Karlo la 2-a (Francio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Karlo la Kalva)
Saltu al: navigado, serĉo
Karlo la 2-a
823 – 877
KarlII monks.jpg
Reĝo de Okcidenta Frankio
Imperiestro de Okcidento
Reĝado 840 - 877
Dinastio Karolidoj
Antaŭulo Ludoviko la Pia
Posteulo Ludoviko la 2-a
Patro Ludoviko la Pia
Patrino Judit de Bavario
Edzinoj *Ermentruda de Orleano
*Richilde d'Ardennes

Karlo la 2-a (naskiĝis la 13-an de junio 823 en Frankfurto ĉe Majno - mortis la 6-an de oktobro 877 en Avrieux, Savojo), pli konata kiel Karlo la SenharaKarlo la Kalva (franclingve Charles IICharles le Chauve) estis franka reĝo de la 9-a jarcento, kiu apartenis al la karolida dinastio. Li estis la nepo de Karolo la Granda, kaj la filo de la imperiestro Ludoviko la Pia kaj de lia tria edzino Judit de Bavario.

Li estis kromnomita "la Senhara" ne pro senhareco, sed ĉar li la 5-an de majo 877 razis sian kranion okaze de la konsekrado de abatejo en Compiègne, kvankam reĝo devas laŭ franka kutimo havi longan hararon.

Pro konfliktoj kontraŭ siaj fratoj pri la divido de la vasta imperio de ilia avo, Karlo devis atendi la finon de sia vivo por akiri la imperian kronon. Li estis reĝo de Okcidenta Frankio ekde 840 ĝis 877, kaj imperiestro ekde 875 ĝis 877.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]