Karlomano la 2-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Karlomano la 2-a
867 – 884
Basilica di saint Denis Carlomanno II di Francia.JPG
Tombo de Karlomano la 2-a en la baziliko de Saint-Denis
Reĝo de Okcidenta Frankio
Reĝo de Akvitanio (880-882)
Reĝado 879 - 882 kune kun frato Ludoviko la 3-a, 882 - 884 sole
Dinastio Karolidoj
Antaŭulo Ludoviko la 2-a
Posteulo Karlo la 3-a la Dika
Patro Ludoviko la 2-a
Patrino Ansgarda de Burgonjo

Karlomano la 2-a (naskiĝis en 867 - mortis en 884) estis la reĝo de Okcidenta Frankio ekde 879 ĝis 884. Li estis la filo de Ludoviko la 2-a la Balbutulo kaj de Ansgarda de Burgonjo.

Lia guvernisto nomiĝis Théodoric de Vergy. En 879, Karlomano fariĝis reĝo kune kun sia frato Ludoviko la 3-a, kun kiu li dividis la reĝlandon en 880 : Karlomano akiris Akvitanion kaj Burgonjon. Post la morto de Ludoviko en 882, li restis la sola reganta reĝo.

Karlomano mortis la 12-an de decembro 884 pro senintenca vundo fare de akompananto dum ĉasado en la forsto de Bézu (hodiaŭ la forsto Lyons-la-Forêt, inter Rouen kaj Gournay-en-Bray). Ĉar li estis nur 17-jarojn aĝa, Karlomano ne jam havis heredanton. Li estis entombigita en la baziliko de Saint-Denis.

Ĉar la lasta filo de Ludoviko la 2-a, Karlo la 3-a, estis ankoraŭ tro juna, la nobeloj de la reĝlando alvokis la imperiestron Karlon la 3-an la Dikan por plenumi la regentadon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]