Karlova Koruna

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Karlova Koruna (en la ĉeĥa lingvo laŭvorte signifas "Krono de Karolo") estas kastelo en Ĉeĥio. Ĝi situas en urbeto Chlumec nad Cidlinou en regiono Hradec Králové. Pro sia originala arkitektura dispozicio, memoriganta reĝan kronon, ĝi apartenas al la plej rimarkindaj barokaj konstruaĵoj ne nur en Ĉeĥio, sed en tuta Eŭropo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kastelon kiel reprezentan sidejon konstruigis en 1721-1723 la plej alta kanceliero de la Bohemia reĝlando grafo František Ferdinand Kinský, la konstruon realigis famaj arkitektoj Jan Blažej Santini Aichel kaj František Maxmilián Kaňka. La kastelo estis nomita omaĝe al kronigo de la imperiestro Karolo la 6-a, kiu kune kun sia edzino Maria Teresia vizitis la kastelo en 1743, nelonge post sia kronigo je ĉeĥa reĝo.

En la kastelo okazadis bunta kultura vivo, estis organizataj teatrospektakloj kaj koncertoj. Dum la 2-a mondmilito la kastelo estis okupita de faŝistoj kaj ĝi estis grave damaĝita de incendio. Post la milito komencis ampleksa removigo kaj en 1969 Nacia galerio en Prago instalis en ĝi ekspozicio "Baroko en Bohemio". En 1992 la kastelo estis en restitucio redonita al privata posedo de la nobela familio Kinský.

antikva altano

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kastelo havas rimarkindan kaj originalan dispozicion. Ĝi konsistas kvazaŭ el kvar partoj - en la centro troviĝas ovalforma duetaĝa konstruaĵo, al kiu radiece oblikve aliĝas tri kuboformaj pli malaltaj aloj, ĉiu po tri salonoj. Danke al tiu nekutima solvo la kastelo tute ne bezonas koridorojn. En la konstruaĵon oni eniras inter la aloj el la norda flanko.

kastela kapelo

Proksime al la ĉefa konstruaĵo troviĝas

  • ses-eĝa kastela kapelo, servinta kiel kripto de la familio Kinský
  • kastela ĉevalrajdejo
  • empira oranĝerio, ĉevalejoj kaj kaleŝejo
  • dudekhektara parko kun valoraj arboj

Ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

En la kastelo estas instalitaj originaj internaĵoj el la havaĵo de la familio Kinský, precipe en baroka kaj rokoka stiloj, sed ankaŭ el 19-a jarcento. Kompletigas ĝin portreta galerio, ekspozicio pri ĉevalbredado kaj valora biblioteko kun pli ol 10 mil volumoj. En la 1-a etaĝo estas alirebligita solena marmora salonego, en kiu okazadas geddziĝofestoj, konferencoj kaj aliaj aranĝoj.

Praktikaj informoj[redakti | redakti fonton]

  • La kastelo estas publike alirebla ekde aprilo ĝis oktobro (en aprilo kaj oktobro nur dum semajnfinoj kaj festoj, en pinta sezono ĉiutage krom lundo), dum aliaj monatoj laŭ antaŭa mendo
  • Ĉiĉeronata trarigardo daŭras proksimume 60 minutojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]