Karmea grupo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Diagramo montranta la orbitojn de la neregulaj jupiteraj satelitoj. La karmea grupo estas videbla en centro-malalto.
Diagramo montranta la inklinacion de ĉefaj anoj de la karmea grupo en funkcio de la granda duonakso. (La ruĝaj cirkloj montras la diametrojn de la lunoj)

La karmea grupo estas grupo da naturaj satelitoj de Jupitero kies orbitoj estas similaj. Tiu grupo ricevis sian nomon de Karmeo, plej granda satelito de la grupo, kiu entenas 99% el ties maso.

Ecoj[redakti | redakti fonton]

Tiuj satelitoj eble rezultis de la diseriĝo de asteroido, kiu estus kaptita de Jupitero.

La objektoj de la himalia grupo havas palan ruĝan koloron, similan al tiu de D-tipaj asteroidoj (kun tamen escepto de Kaliko, nete pli ruĝa). Tiuj satelitoj eble rezultis de la diseriĝo de asteroido, kiu estus kaptita de Jupitero.

La meĥanismo te tia kapto estas malbone konata: kaptota objekto devas dispeli sian kinetan energion, kaj la rimedo de tia disperdo estas nekonata[1]. Oni hipotezis, ke Jupitero prae havis tre vastan atmosferon, la froto kun tia atmosfero kaj bremsis la asteroidon, kaj diserigis ĝin.

Ĉar Karmeo, ĉefa ano de la grupo, konservas 99% el la maso de la tuta grupo, oni povas taksi, ke la kaptita asteroido ne multe disireĝis.

Orbitaj ecoj[redakti | redakti fonton]

La karmea grupo anigas almenaŭ naŭ satelitojn, kiuj havas retrogradajn orbitojn ĉirkaŭ Jupitero, kun grandaj duonaksoj inter 22 900 000 km kaj 24 100 000 km; orbitaj inklinacioj inter 164,9° kaj 165,5° rilate al la jupitera ekvatoro; kaj discentrecoj inter 0,23 kaj 0,27.

Tiu grupo entenas "kernon" da satelitoj, kies orbitoj havas parametrojn tre proksimaj: Karmeo, Tajgeto, Kaldeno, Isono, Kaliko, Erinomo, Ajtno, Kaleo kaj Paziteo.

La satelitoj Eŭcelado, Arkeo, Herseo, Kalikoro, S/2003 J 5, S/2003 J 9, S/2003 J 10 kaj S/2003 J 19 povus esti anoj de la grupo.

Listo[redakti | redakti fonton]

Ĉefaj orbitaj ecoj de la anoj de la karmea grupo. La orbitoj de tiaj satelitoj estas perturbataj de aliaj satelitoj kaj planedoj, ĉi-tiuj valoroj estas por la epoko de:

la 6-a de marto 2006 koncernante Isonon;
la 27-a de oktobro 2007 koncernante Karmeon;
kaj la 14-a de julio 2004 koncernante la ceterajn.

La nepruvitaj anoj estas en kursivo.

Nomo Granda duonakso[2]
(km)
Grando
(km)
Orbita periodo[2]
(Tago)
Inklinacio[2]
rilate al la ekliptiko
Discentreco[2]
Herseo 22 134 326 2 672,75 162,491° 0,2379
Ajtno 22 285 180 3 679,64 165,563° 0,3927
Kaleo 22 409 227 2 685,32 165,379° 0,2011
Tajgeto 22 438 668 5 686,67 164,890° 0,3678
S/2003 J 19 22 730 833 2 699,12 164,728° 0,1961
Kaldeno 22 713 464 3,8 699,33 167,071° 0,2916
S/2003 J 10 22 730 833 2 700,13 163,738° 0,3438
Erinomo 22 986 286 2 711,96 165,379° 0,2552
Kalikoro 23 111 844 2 717,81 164,605° 0,2042
Kaliko 23 180 794 5,2 721,02 165,505° 0,2140
Paziteo 23 307 338 2 726,93 165,759° 0,3289
Eŭcelado 23 483 715 4 735,20 163,996° 0,2829
Arkeo 23 717 072 3 746,19 164,587° 0,1492
Isono 23 800 668 3,8 750,13 165,128° 0,1776
S/2003 J 9 23 857 829 1 752,84 164,980° 0,2762
S/2003 J 5 23 973 947 4 758,34 165,550° 0,3071
Karmeo 24 097 021 46 764,19 166,155° 0,2533

Kiel por ĉiuj retrogradaj lunoj, IAU rizervas nomojn finiĝantajn per "e" por tiuj lunoj (en angla lingvo).

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Derkunu jupiteraj lunoj malkovrataj en 2000 - Deveno de la satelitoj (angle)
    Kun dek pliaj lunoj, Jupitero rekaptas Saturnon (france)
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Gvido pri la jupiteraj satelitoj, Jovian Satellite Fact Sheet (Datumoj pri la jupiteraj satelitoj) (angle)


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]