Karmelitská

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Karmelitska)
Karmelitská
Karmelitská
Karmelitská
strato
Lando: Ĉeĥio
Urbo: Prago
Urboparto: Malgranda Kvartalo
Geografia situo 50° 5′ 11″ N, 14° 24′ 14″ O (mapo)50.086513029714.404000331Koordinatoj: 50° 5′ 11″ N, 14° 24′ 14″ O (mapo)
Karmelitská (Ĉeĥio)
Karmelitská (Ĉeĥio)
DEC
Karmelitská
Karmelitská
Commons: Karmelitská
vdr

Karmelitská estas strato en la Malgranda Kvartalo de Prago. La plej elstaraj konstruaĵoj estas:

  • la malfruempira domo (1853-54), alikonstruita iama barokstila preĝejo de sankta Maria Magdalena el la 17-a jarcento. Pri la preĝejo memorigas ĝis nun konserviĝinta malalta kupolo;
  • la iama Rohan-palaco, konstruita en 1796, kun fasado el 1838;
  • la fama Špork-palaco kaj la iama Thun-Hohenstein-palaco el la unua duono de la 18-a jarcento.

En la strato Karmelitská staras la unua baroka konstruaĵo en Prago, la preĝejo de sankta Maria la Venkintino (kostel Panny Marie Vítězné). Konstruita en la jaroj 1611-13 de germanaj protestantoj, post la perdita batalo sur la Blanka Monteto ĝi estis donacita al la Karmelana ordeno (1624), kiu alkonstruis la monaĥejon kaj novan portalon al la preĝejo (1636-44) kaj turon (1669). Sub la preĝejo troviĝas katakomboj, kie en malfermitaj ĉerkoj kuŝas entombigitaj la monaĥoj kaj mecenatoj de la preĝejo. La preĝejo estas mondkonata precipe kiel tabernaklo de Jesu-Infano de Prago, hispana vaksfiguro, kiun donacis al la preĝejo en la jaro 1828 Polyxena de Lobkovice. Dum jarcentoj oni aljuĝadis al ĝi miraklan povon.

Plue elstaras la Vrtba-palaco, kies hodiaŭa malfrurenesanca aspekto devenas el la jaroj post 1631. La palacon limtuŝas la fama Vrtba-ĝardeno, fondita ĉirkaŭ la jaro 1720 verŝajne laŭ projekto de arkitekto F. M. Kaňka. La relative malgranda terasĝardeno estas unu el la plej belaj en Prago. Ĝian artisman valoron pligrandigas precipe skulptaĵoj el la verkejo de la gvidanta baroka skulptisto M. Braun.