Karmino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
karmina koloro
Karmina acido
Karmijn.png
Kardinaledoj en karmina vesto.


Karmino estas ruĝa kolorilo. Ĝi konsistas el kalciaj kaj aluminiaj saloj de karmina acido kaj estas ekstraktebla el koĉenilo, kiu estas produktata el koĉoj. Tiu kolorilo estas ankoraŭ uzata por ruĝigi certajn nutraĵojn, ĉar ĝi estas plene natura. Iam ĝi estis uzata ankaŭ por lipruĝo.


La vorto karmina signifas la koloron de karmino. En la 255-nivela RVB-sistemo oni difinas ĝin kiel la koloron (150/0/24), do kiel mezhelan ruĝon kun iom da bluo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]