Karnal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karnal
setlejo
Administrado
Poŝtkodo 132001
Demografio
Geografio
Geografia situo 29° 41′ N, 76° 59′ O (mapo)29.6976.988333333333Koordinatoj: 29° 41′ N, 76° 59′ O (mapo) [+]
Alto 228 m [+]
Areo 2520 km² ( 252 000 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Karnal (Harjano)
Karnal (Harjano)
DEC
Karnal
Karnal
Situo de Karnal
Karnal (Barato)
Karnal (Barato)
DEC
Karnal
Karnal
Situo de Karnal

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Karnal [+]
vdr

Karnal estas urbo en nordokcidenta Hindio kun 222.000 loĝantoj, en orienta-meza parto de ŝtato Harjano, sur la okcidenta bordo de rivero Jamuna, oriente de la Okcidenta Jamuno-kanalo. La urbonomo venas de batalanto Karna, el eposo de Mahabharata, onidira fondinto de la urbo.

Karnal estas kunligita sude al Delhi, nordokcidente al Amritsar per publika kaj fervojo. Ĝi estas grava komerca centro por tritiko, salo, metaloj kaj kotono. La industrio produktas plantajn oleojn, salpetron, likvoron, parfumaĵon. La urbo konatas pro sia ĉiujara ĉevalfoiro.

Ĝia historia konstruaĵo estas la marmora tombomemoraĵo de la ghur-a imperiestro Ghijas-ud-Din el la 12-a jc.. Karnal onuafoje estis registrita en 1867, ĝi havas du hospitalojn, laktoindustrian instituton. Tie funkcias ekde 1956 kelkaj instituoj de Universitato Kurukŝetr.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Karnal la oficiala lingvo estas la hindia lingvo.

Religioj[redakti | redakti fonton]

Laŭ religioj en Karnal vivas ĉefe hinduoj (55%), poste islamanoj (42%), sikoj (2%), iomete ankaŭ aliaj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Karnal jare pluvas averaĝe po 627 mm. En ĉiuj monatoj pluvas iomete, tamen pro la musono tre ofte inter julio kaj septembro. La temperaturo varias inter 17-30 °C.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]