Karnatika muziko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
barataj muzikistoj ludantaj mridangamon (maldekstre) kaj gatamon (dekstre), en prezento de karnatika muziko

Karnatika muziko (sanskrite karnāṭaka saṃgītaṃ) estas muzika sistemo kutime asociigita kun la suda parto de Barato, kies areo pli-malpli kovras la kvar modernajn ŝtatojn de Barato Andra-Pradeŝo, Karnatako, Keralo kaj Tamilnado. Ĝi estas unu el la du ĉefaj sub-ĝenroj de la barata klasika muziko, kiu evoluis el antikvaj tradicioj de hinduismo; la alia sub-ĝenro nomiĝas hindustana muziko en norda Barato kaj diferencas interalie pri persaj kaj islamaj influoj.

Kontraste al la hindustana muziko el norda Barato, la ĉefa emfazo en karnatika muziko estas kantado; la plej multaj komponaĵoj estas verkitaj por esti kantataj, kaj eĉ se ludataj nur per muzikiloj ili estu prezentataj en kanta, gāyaki-stilo.

La karnatika muziko kutime prezentiĝas fare de eta ensemblo de muzikistoj, kiu konsistas el gvida prezentisto (kutime kantisto), melodia akompano (kutime violino) kaj specon de liuto, tambura, kiu ludas kontinuan bazan tonon dum la prezentaĵo. Aliaj tipaj instrumentoj dum ensemblaj prezentoj estas gatamo, mridangamo, la tambureto kanĝira kaj fluto. Kvankam improvizo ludas gravan rolon en la barata klasika muziko, la karnatika muziko kutime kantiĝas baze de komponaĵoj. La plej komuna formo de komponaĵo nomiĝas kritikirtanam; ĝi evoluis inter la 16-a kaj la 20-a jarcentoj fare de en Barato tre konataj komponistoj.

Barata kaj karnatika muzika gamo havas por ĉiu tono elekton da varietaj tonaltoj, nomataj ŝrutoj. Ĉiu tonalomelakarto havas propran karakterizan ŝrutaron.

Kvankam karnatika muziko estas moda ĉefe en suda Barato, ĝi ricevas pli kaj pli da atento kaj publiko en aliaj partoj de la mondo, kien signifaj grupoj da sudbaratanoj elmigris. La urbo Ĉenajo ĉiujare gastiĝas festivalon pri karnatika muziko dum decembro, kiun ĉiujare partoprenas pli ol 2000 muzikistoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Kassebaum, Gayathri Rajapur. ‘Karnatak raga’ (2000). En Arnold, Alison. The Garland Encyclopedia of World Music. Nov-Jorko kaj Londono: eldonejo Taylor kaj Francis.
  • Moorthy, Vijaya (2001). Romance of the Raga. Nov-Delhio: Eldonejo Abhinav.
  • Pranesh, Meera Rajaram (2003). Musical Composers during Wodeyar Dynasty (1638-1947 A.D.). Bangaloro: Eldonejo Vee Emm.
  • Viswanathan, T. & Cormack, Jody (1998). En Nettl, Bruno; Russell, Melinda. In the Course of Performance: Studies in the World of Musical Improvisation. Ĉikago kaj Londono: Eldonejo "University of Chicago Press".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]