Karnavalo en Olinda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Homem da Meia-Noite
Frevodancisto
Karnavalo en Olinda, Straßenszene
Karnavalo en Olinda
Karnavalo en Olinda

La karnavalo en Olinda apartenas kun la karnavalo en Salvador de Bahio kaj la karnavalo en Recife al la plej grandaj karnavalaj okazaĵoj de Brazilo. Plej klarkonturaj distingiloj estas la Bonecos de Olinda[1], ofte pupoj el maĉpapero grandaj je du metroj, kiuj estas portataj tra la stratoj kaj anoncas la karnavalajn grupojn. La stratan karnavalon partoprenas ĝis miliono da vizitantoj kaj pli ol kvincent karnavalaj grupoj.

Loko[redakti | redakti fonton]

Olinda en la brazila federaciero Pernambuko estas nur proksimume kvin kilometrojn for de Recife, La kvartaloj de ambaŭ urboj interplektiĝas. Olinda apartenas pro siaj historiaj konstruaĵoj al la monda heredaĵo de Unesko. La karnavalo en Olinda estas malvaste ligita kun la karnavalo en Recife, havas tamen sian memstarecon. La karnavalaj paradoj okazas ĉefe en la malnova historia urbcentro.

Karnavalaj asocioj[redakti | redakti fonton]

La karnavalaj asocioj kaj frevo-kluboj el Olinda havas siajn administrejojn en la najbara urbo Recife. La plej grandaj asocioj estas Troça Pitombeira dos Quatro Cantos, Clube Elefante de Olinda, Clube Lenhadores, Clube Vassourinhas kaj Clube Marim dos Caetés. Olinda estas fama pro siaj frevodancoj, kiuj tie estas tre forte celebrataj. Sambolernejoj havas malpli tradicion en Recife. La plej grandaj estas Samba do Zé , A Oriente, Preto Velho kaj Marrom e Branco[2].

Frevo[redakti | redakti fonton]

«O frevo não convida. Arrasta. Sua efervescência rítmica é qualquer coisa de imãtético, contra a qual é difícil resistir!». – La frevo ne invitas. Ĝi entuziasmigas. Ĝia bolanta ritmo estas malmateria, io, kontraŭ kio estas malfacile rezisti. --Valdemar de Oliveira[3]

Frevo[4] estas la tipa danco en Recife kaj Olinda dum la karnavala tempo ekde pli ol cent jaroj. Ankoraŭ nuntempe ĝi devenas el la tradicio de la komencaj jaroj de la 20-a jarcento. En 1901 fondiĝis la unua karnavala asocio en Olinda: Misto As Pás, sekvis Troça Carnavalesca As Cigarreiras, Clube Carnavalesco Misto Lenhadores, Clube Carnavalesco Misto Vassourinhas kaj aliaj. Same kiel Recife la karnavalo havas tre demokratan kaj popularan karakteron. La frevoparadoj sekvas laŭ certa skemo en unu direkton kaj poste reen en la kontraŭdirekton. Frevo estas kunfandaĵo el afrikobraziaj kaj eŭropaj muzikelementoj, pruntitaj el armeaj marŝmuzikoj, polkoj, tangoj, kvadriloj, skoaj dancoj kaj maŝiŝo. Al frevo ĝenerale apartenas tre koloremaj kostumoj kaj la karakterizaj multkoloraj ombreloj. Krom frevo oni ankaŭ muzikas marakatuon, sambon, Mangue Beat kaj aliajn muzikstilojn.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. portugale por "pupoj el Olinda"
  2. portugale por bruna kaj blanka
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-08-08. Alirita 2015-03-27.
  4. portugale frevo estas deduktaĵo de ferver – boli
  5. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-20. Alirita 2015-03-27.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]