Karobarbo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Karobarbo
Illustration Ceratonia siliqua0.jpg
Biologia klasado
Superregno: Eukaryota
Regno: Plantae
Subregno: Tracheobionta
Divizio: Magnoliophyta
Klaso: Magnoliopsida
Subklaso: Rosidae
Ordo: Fabales
Familio: Fabaceae
Subfamilio: Caesalpinioideae
Tribo: Cassieae
Subtribo: Ceratoniinae
Genro: Ceratonia
Specio: C. siliqua
Ceratonia siliqua
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Karobarbo (Ceratonia siliqua) estas arba plantospecio el ordo de la fabaloj, el familio de fabacoj. Ĝi estas dioika planto, kies sekigita frukto estas la karobo.

Enhavo

Priskribo [redakti]

Karobarbo estas grandalta (ĝis 20 m), daŭrafolia palearkta arbo de la mediteranea regiono. Ĝi havas kunmetitajn (pinatajn) (pare loba) brilglatajn, malhele verdajn foliojn, kiuj konsistas el 6-10 malmolaj folieroj. La floroj estas senpetalaj, malgrandaj, ruĝetaj, kreskas rekte sur la branĉoj. La guŝfrukto (karobo) estas plata, nigrabruna, longanta 10-20 cm kaj entenanta 8-12 grajnojn, kiuj enpremiĝas en la karnecan parton de la perikarpo. La sukerhava, interna tavolo de la guŝoŝelo estas manĝata aŭ oni uzas la elpremitan sukon el ĝi.

Uzo de karobo [redakti]

Oni uzas la frukton de la karobarbo en la nutraĵindustrio, kiel bestan furaĝon, en la kosmetika kaj papera industrioj. Oni produktas el la muelita ŝelo fermentigitajn trinkaĵojn, vickafaĵon. Oni mezuris pli frue per la tre precizaj grajnoj eĉ diamanton kaj oron (1 grajno ~ 1 karato).

La karoba faruno, produktita el la endospermio de la grajnoj estas nutraĵ-densiga materialo kiel E410, stabiligaĵo de laktaĵoj kaj bakdolĉaĵoj.

Vidu ankaŭ [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]


Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio