Karol Kuzmány

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karol Kuzmány
Persona informo
Naskiĝo 16-an de novembro 1806 (1806-11-16)
en Brezno
Morto 14-an de aŭgusto 1866 (1866-08-14) (59-jaraĝa)
en Turčianske Teplice
Tombo Slovaka nacia tombejo vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj slovaka vd
Ŝtataneco Aŭstra imperio vd
Familio
Infanoj Karol Ladislav Kuzmány • Pavol Michal Kuzmány • Peter Ján Kuzmány vd
Profesio
Okupo teologo • verkisto • universitata instruisto • ĵurnalisto • parson • poeto • luterana pastoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Karol KUZMÁNY (1806 – 1866)

Kuzmány estis eminenta persono en la slovaka kultura vivo. Kiel gvidanto de la generacio inter klasikismo kaj nov-romantikismo, li famiĝis pro sia riĉa agado literatura kaj organiza. Li verkadis kaj eldonadis librojn kaj periodaĵojn.

Li naskiĝis en Brezno, studis teologion en evangelia liceo en Bratislava, en universitato en Jena, kie li vizitadis ankaŭ prelegojn pri filozofio, historio kaj estetiko. Li estis profesoro de evangelia liceo en Kežmarok kaj poste evangelia pastro en Banská Bystrica kaj Martin. En 1849 li fariĝis profesoro de praktika teologio de universitato en Vieno. Li mortis en Turčianské Teplice kaj estas entombigita en Nacia tombejo en Martin.

Sub la influo de lia verko kaj liaj estetikaj ideoj, kiujn li formuladis en la literatura periodaĵo Hronka (1836-8), kreis sian artan kaj idean programon la nova, ĝuste formiĝanta generacio de ŝturanoj. Kvankam unue li estis fervora adepto de la tutslavaj ideoj de Kollár, li rekonis la pravecon de la lingva apartiĝo de slovakoj.

La populara literatura folkloro alkondukis lin al romantikismo. En la historia rakonto La Nikso de Lučatín li ne nur uzis la rimedojn de la nova poetiko, sed ankaŭ instigadis al nacia aktiveco. En la filozofia romano Ladislav (1838), li meditas pri nacio kaj ĝia kulturo eĉ pri kontaktoj kun eŭropa kulturo. Ekde 1840 li verkis precipe religian poezion. La ekbrilon de ebla nacia libereco li bonvenigis komence de 1848 per la himneca kanto Kies Koro Ardas Sankte por la Ver´ (skribita en la nova literatura lingvo), kiu rapide fariĝis propraĵo de la tuta nacio.

Li estas kunfondinto kaj en 1863-66 vicprezidanto de Matica slovenská (kultura instituto).

Kies Koro Ardas Sankte por la Ver´

Kies koro ardas
sankte por la ver´,
por homaro pretas
al la viv-ofer´,
kiu pro maljusto
al la suferant´
ploras, tiun glore
laŭdos mia kant´.

Kiu iri pretas
sankta al batal´
por la libereco
en kanon-ĥoral´,
kontraŭ l´drak´ de morto
estos defendant´,
tiun ĉiam glore
laŭdos mia kant´.

Kiu honestecon,
malgraŭ fi-minac´,
konsideros la plej
inda Di-minac´,
kiu de l´ firmeco
estas defendant´,
tiun ĉiam glore
laŭdos mia kant´.

Noblaj en ĉielon
post la viv´ sur ter´,
male, la fiuloj
iros al infer´;
kiu de l´ Di-leĝoj
estas respektant´,
tiun ĉiam glore
laŭdos mia kant´.

Tradukis E.V.T.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.