Karol Libelt

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Karol Fryderyk Libelt (naskiĝis la 8-an de aprilo 1807 en Poznań, mortis la 9-an de junio 1875 en Brdowo (proksime al Gołańcz) - pola mesianisma filozofo, politika kaj socia aganto, prezidanto de Poznana Societo de Scienc-Amikoj.

Li estis filo de ŝuisto. Finis Gimnazion al Sankta Mario Magdaleno en Poznań. En la jaroj 1826-1830 studis en Berlino klasikan filologion, filozofion kaj matematik-naturajn sciencojn. Tie estis ŝatata disĉiplo de Hegelo. En 1830 doktoriĝis kaj poste iom ekvojaĝis tra Eŭropo ekkoncele. Post reveno al Pollando partoprenis novembran ribelon kiel artileriisto, kio malebligis al li por kelkaj jaroj labori kiel instruisto. Lia sinteno dum kelkaj bataloj gajnis por li avancon ĝis subleŭtenanto kaj krucon de la Ordeno Virtuti Militari.

Filozofio

Kiel filozofo Libelt strebis al kreo de la sistemo de nacia filozofio, kio devus esti kompilaĵo de diversaj nuntempaj al li esplordirektojn surbaze de pola kulturo de romantisma epoko. Filozofia sistemo de Libelt rememoras intuiciismon de Henri Bergson. Lia filozofio apogas sur mesianismo kaj hegelismo. Ties centra punkto estas aserto, ke dialektiko de la realo ne koncernas logoson, intelektan forton, racian fenomenon, sed la unuon de sentumo.

Elektitaj laboraĵoj

  • O odwadze cywilnej (Pri civila kuraĝo)
  • O miłości ojczyzny (Pri amo al la patrio)
  • Kwestia żywotna filozofii (Viveca problemo de filozofio)