Karol Olszewski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karol Olszewski
Persona informo
Naskiĝo 29-an de januaro 1846 (1846-01-29)
en Broniszów, Podkarpackie Voivodeship
Morto 25-an de marto 1915 (1915-03-25) (69-jaraĝa)
en Krakovo
Tombo Tombejo Rakowicki en Krakovo
Lingvoj pola
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioPollandoRusia Imperio
Alma mater Universitato de HajdelbergoJagelona Universitato
Okupo
Okupo fizikistokemiistokuracistoprofesoro • matematikisto • universitata instruisto
vdr

Karol Stanisław Olszewski (naskiĝis la 29-an de januaro 1846 en Broniszów Tarnowski, nun apud Ropczyce, mortis la 24-an de marto 1915 en Krakovo) – pola fizikisto kaj kemiisto, profesoro de Jagelona Universitato.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Filo de Jan kaj Anna el familio Zwoliński. La patro kiel bienposedanto estis baldaŭ mortigita dum ribelo de kamparanoj en Galicio. Diplomito de la Unua Ĝeneralkleriga Liceo en Tarnów. Studis kemion kaj fizikon en Jagelona Universitato (1866–1872), poste edukiĝis en Heidelberg. Post reveno al Krakovo iĝis docento, de 1876 estis profesoro; gvidis Katedron de Ĝenerala Kemio, poste de Neorganika kemio. Ekde 1888 estis membro korespondanto, de 1896 reala membro de Akademio de Scipovoj en Krakovo. Ankaŭ membro de Ĉeĥa Akademio de Kapabloj en Prago, honora membro de Pola Naturscienca Societo je la nomo al Nikolao Koperniko kaj membro de aliaj sciencaj societoj polaj kaj eksterlandaj. Li ricevis la titolon de imperiestra-reĝa konsilanto de la kortego.

Esplorado[redakti | redakti fonton]

Kune kun Zygmunt Wróblewski faris la 5-an de aprilo 1883 (laŭ aliaj fontoj la 29-an de marto) la unuan en la mondo kondensadon de oksigeno, kaj la 13-an de aprilo 1883 de azoto. Poste ambaŭ sciencistoj kondensigis ankaŭ karbonan dioksidon kaj metanolon. En 1895 gutigis kaj kondensigis argonon.

Karol Olszewski kontribuis al evoluo de radiografio. La unuan foton faris kune kun profesoro Alfred Obaliński en Katedro de Fiziko de Jagelona Universitato en 1896, unu jaron post la malkovro de Wilhelm Conrad Röntgen.

Olszewski estis proponata por Nobel-premio pri fiziko.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Zdzisław Wojtaszek, Olszewski Karol Stanisław, en: Polski Słownik Biograficzny (Pola Biografia Vortaro), vol. XXIV, 1979, p. 27–30.
  • Andrzej Śródka, Uczeni polscy XIX-XX stulecia (Polaj sciencistoj de la 19-a kaj 20-a jarcentoj), vol. III: M–R, Warszawa 1997, p. 301–303 (kun foto).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]