Karola Premio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Karola Premio, plennome Internacia Karola Premio de Aĥeno, germane Internationaler Karlspreis zu Aachen, estas premio kiun ĉiujare la urbo Aĥeno transdonas por meritoj rilate al la unuiĝo de Eŭropo. La premio konsistas el sumo de kvinmil eŭroj kaj medalo kun la bildo de Karolo la Granda.

Kristnaske 1949 grupo de aĥenaj civitanoj fondis, laŭ inicitato de komercisto, la fondaĵon "Internacia Karola Premio de la urbo Aĥeno", kaj deklaris ke ĝin ricevu personoj kiuj subtenas la ideon de la eŭropa unuiĝo en politika, ekonomia kaj spirita rilato. Oni transdonas la premion tradicie ĉe la ĉielira tago en la kroniga salono de la urbodomo de Aĥeno. La elekton faras kuratorio de fondaĵo, en kiu kunsidas civitanoj kaj funkciuloj de Aĥeno.

Premiitoj[redakti | redakti fonton]

Bill Clinton ricevas la Karolan Premion, 2000.
La aĥena urbodomo, kie estas transdonata la Karola Premio

La 24-an de marto 2004 oni unike aljuĝis eksterordinaran Karolan Premion, nome al papo Johano Paŭlo la 2-a.