Karola saknestulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Karola saknestulo
Karola saknestulo
Karola saknestulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Remizedoj Remizidae
Genro: Anthoscopus
Specio: A. caroli
Anthoscopus caroli
(Sharpe, 1871)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Karola saknestulo (Anthoscopus caroli) estas specio de birdoj de la familio de Remizedoj kiuj karakteras pro konstruo de sakformaj nestoj pendantaj kaj el la genro Anthoscopus kiu karakteras pro konstruo de falsaj enirejoj en tiuj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas eta kaj malpeza birdo ( 8-9 cm, 6.0-6.9 g) kiu pendiĝas kapaltere por nutri sin kiel ĉe paruedoj. Supraj partoj estas grizecaj kaj subaj estas pli helaj. Pli precize la vizaĝo estas helokra kaj tie kontrastas la nigraj okulo kaj beko, krom grizeca bridostrio el la beko al la okulo; la beko estas mallonga, konusfoma kaj akrapinta kiel ĉe aliaj remizedoj. Supra kapo, nuko kaj supra dorso estas grizaj. Flugiloj kaj vosto havas nigrajn al malhelgrizbrunajn plumojn kun helaj bordoj; la vosto estas tre mallonga, pli ol ĉe la saknestuloj de la genro Remiz, kaj la subvosto hela. La brusto estas blankeca kaj la flankoj kaj la ventro flavokraj al oranĝecaj. Gamboj kaj piedoj estas grizaj.

Disvastiĝo kaj vivejo[redakti | redakti fonton]

Ili troviĝas en granda parto de subsaharaj landoj de Afriko nome laŭ alfabeta ordo Angolo, Bocvano, Burundio, Respubliko Kongo, Demokrata Respubliko Kongo, Kenjo, Malavio, Mozambiko, Namibio, Ruando, Sudafriko, Svazilando, Tanzanio, Ugando, Zambio kaj Zimbabvo. Geografie temas pri zono el Ugando suden tra Kongo al Angolo kaj Sudafriko.

Ties natura biotopo estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj, seka savano kaj humida savano. Tiu afrotropika specio preferas arbarojn de larĝaj folioj kiel tiuj de la specioj Combretum, Terminalia sericea, Burkea africana kaj Brachystegia. Foje en malfermaj arbaroj de akacioj kaj ĉeurbaj ĝardenoj.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Ili manĝas ĉefe insektojn, sed ankaŭ foliburĝonojn aŭ nektaron, ofte en foliaro el branĉetoj. Ili povas kuniĝi al aroj de miksitaj specioj, ofte kun eremomeloj, Suda hilioto, filoskopoj kaj zosteropedoj. Ili kutime vivas en paroj aŭ familiaj grupoj de ĝis 7 individuoj. Ripozas en malnovaj nestoj.

Ambaŭ seksoj konstruas la neston, kiu estas ovalforma sako konstruita el teksitaj araneretoj, planta materialo kaj alia laneca materialo. Glueblan enirejon lokigas supre, kiu povas esti kaj fermita kaj malfermita per separo kaj malseparo de la bordoj de la tubenirejo konstruita inter branĉetoj. Sub la enirejo estas sojlo kiu utilas kiel ripozejo por la birdo por malfermi la enirpordon per unu piedo. La nesto estas ĉirkaŭ 5-10 m supergrunde.

La ino demetas 2-8, plej ofte 4 ovojn kovotajn dum ĉirkaŭ 15-19 tagoj. Ambaŭ gepatroj manĝigas la idojn, kiuj elnestiĝoelnestiĝas post ĉirkaŭ 22-26 tagoj.

Aliaj[redakti | redakti fonton]

Estas naŭ subspecioj baze sur ŝanĝetoj en la plumarkoloroj. La subspecio sylviella foje estas disigita kiel Okraventra saknestulo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]