Karolida arto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lorsch Gospels 778–820. Skolo de la Kortego de Karolo la Granda

La Karolida arto etendiĝas dum periodo de 120 jaroj inter 780 kaj 900 . Tiu periodo respondas al la reĝado de Karolo la Granda kaj ties rektaj heredintoj. Tiu periodo estas kutime konata sub la nomo de Karolida Renesanco. Por la unua fojo, la reĝoj de Nordeŭropo rolludis kiel mecenatoj por la arto romia, miksante klasikajn kaj ĝermanajn formojn, kaj inspirante novigaĵojn en la desegno de la statuetoj, kiu utilos kiel modelo por la apero de la romanika kaj gotika arto en la Okcidento.

La karolida erao estas unu el la periodoj de la mezepoka sankta arto, iu periodo konata sub la nomo "praromanika arkitekturo".

Spolio

Eble la plej fama ekzemplo de spolio el la Karolida Renesanco estas la rakonto pri la rajdista statuo. Karolo la Granda vidis en Romo la rajdistan statuon de Marko Aŭrelio en Lateranoj. Ĝi estas la sola rajdista statuo pri imperiestro, kiu ankoraŭ ekzistas el la klasika Romia epoko. Oni neniam remuldis ĝin, kiel kutime okazis al bronzaj statuoj (certe, se grandaj!), ĉar dum Mezepoko oni kredis, ke temas pri la sanktulo Konstantino la 1-a, kiu siatempe ĉesigis la persekutadojn kontraŭ kristanismo.

Karolo la Granda, kiu volis hejme havi ion similan, venigis kvazaŭ sian la rajdistan statuon de Teodoriko la Granda el Ravenna al Aachen.