Karolina Lanckorońska

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Karolina Maria Adelajda Franciszka Ksawera Małgorzata Edina grafino Lanckorońska de Brzezie blazono Zadora (naskiĝis la 11-an de aŭgusto 1898 en Buchberg apud Gars am Kamp, Malsupra Aŭstrio, mortis la 25-an de aŭgusto 2002 en Romo) – pola historiistino kaj historiisto pri arto, aktivulino de pola diasporo en Italio. Ŝi ripozas en la roma tombejo Campo Verano.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Edukiteco

Ŝi devenis de aristokratio, blazono Zadora, estis filino de grafo Karol Lanckoroński kaj lia tria edzino Margerito von Lichnowsky.

Ŝi finis gimnazion en Vieno (Freyung), en la jaroj 1917-1921 studis, ankaŭ en Vieno, la historion de arto. En 1926 en Universitato de Vieno defendis doktorecan tezon. Ŝi okupiĝis ĉefe pri problemoj de baroka arto kaj verkaro de Mikelanĝelo. En 1935 habilitiĝis en Universitato al Johano Kazimiro en Lvovo surbaze de disertaĵo Pentra ornamo de la preĝejo Il Gesu en Romo (baldaŭ presita) kaj estis engaĝita en la altlernejo kiel docento, gvidanto de la katedro pri historio de arto ĉe Humanisma Fakultato. Samtempe ŝi plenumis funkcion de sekretariino de Societo de Polaj Historiaj Esploroj en Lvovo.

De 1933 (post morto de la patro) okupiĝis ankaŭ per administrado de la familiaj bienoj. Ankaŭ pozis por desegnoj kaj bildoj de i.a. Jacek Malczewski.

Dua mondmilito

Eksplodon de la milito ŝi travivis en Lvovo. Post anekso de la urbo fare de Ruĝa Armeo dum kelka tempo ŝi daŭrigis lekciojn en la Universitato de Lvovo kaj komencis konspiran agadon. Pro ebla aresto fare de NKVD ŝi profitis eblecon de la interŝanĝo de loĝantaro de okupataj teritorioj de Sovetunio kaj Nazia Germanio kaj trapasis la 3-an de majo 1940 la limon sub la germanan okupadon. Ŝi servis en la Asocio de Armita Batalo kaj poste en la Pola Enlanda Armeo kiel leŭtenanto. Laŭ rekomendo de konspira komandejo ŝi partoprenis laboron de agnoskata de germanoj Ĉefa Prizorga Konsilio, daŭrigante i.a. kontakton kun plurjara amiko de la familio, krakova ĉefepiskopo Adam Stefan Sapieha.

Januare 1942 ŝi denove alvenis al Lvovo kun tasko organizi la filion de ĈPK en la vojevodio de Stanisławów. Jam maje 1942 estis en Stanisławów arestita de gestapo. Enketis ŝin la ĉefo hauptsturmführer Hans Krüger, konata pro murdado de pola intelektularo en la urbo. Konvinkita, ke la arestitino baldaŭ mortos, la oficiro de gestapo laŭdis pri sia decida rolo en la murdo de lvovaj profesoroj nokte de la 3-a ĝis la 4-a de julio 1941.

Lanckorońska estis translokigita ĝis Lvovo, kaj de tie sendita al koncentrejo Ravensbrück (kun n-ro 16076). Tie ŝi feliĉe liberiĝis. Fine de la milito la 5-an de aprilo 1945 estis liberigita post interveno de Carl J. Burckhardt, prezidanto de Internacia Ruĝa Kruco. La militajn okazintaĵojn ŝi priskribis en la libro Wspomnienia wojenne 22 IX 1939 - 5 IV 1945 (Militaj rememoroj).

Kolekto de la familio Lanckoroński[redakti | redakti fonton]

En 1994 Karolina Lanckorońska donacis al Pollando konservitan parton de la kolekto de polaj artaĵoj, kolektitan de ŝia patro en la Palaco de Lanckoroński en Vieno.

37 pentraĵojn ricevis la Reĝa Kastelo en Varsovio, i.a. du verkojn de Rembranto. Pli ol 500 antikvaĵojn, inter ili 82 italajn pentraĵojn kaj pli ol 220 desegnojn de Jacek Malczewski transdonis al la Reĝa Kastelo en Vavelo.

Pridonacitaj estis ankaŭ aliaj institucioj: Jagelona Biblioteko, Muzeo de Jagelona Universitato, Nacia Muzeo en Varsovio, Muzeo de Pola Militistaro en Varsovio, Pola Akademio de Scipovoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Silueto de Karolina Lanckorońska
  • Jerzy Miziołek, The Lanckoronski collection in Poland, "Antichità viva" 34 (1995), n-ro 3 (1995), p. 27-49 [1]
  • Jerzy Miziołek, "Flammans pro recto". Kilka myśli o ostatnich z rodu Lanckorońskich, czyli o patriotyzmie, europejskiej kulturze artystycznej i tradycji antyku (Kelkaj pensoj pri la lastaj el la gento de Lanckoroński, aŭ pri patriotismo, artisma kulturo kaj la tradicio de antikveco), "Konteksty. Polska Sztuka Ludowa. Antropologia kultury - Etnografia - Sztuka" 63 (2009), Nr. 3, s. 90-109 [2]