Karolina sito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Karolina sito
Kanada sito (Sitta canadensis)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sitedoj Sittidae
Genro: Sito Sitta
Specio: Karolina sito Sitta carolinensis
John Latham 1790
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Karolina sito estas eta paseroforma birdo, amerika kantbirdo, de la familio de Sitedoj kaj genro de Sitoj. Ili estas kune kun la azia Blankvanga sito la ununuraj membroj de la sitoj kiuj ne havas nigran traokulan strion, sed la tutan vizaĝon blankan.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi aspektas kiel aliaj birdoj de ĉi grupo. Ĝi estas pli granda ol eŭropa sitokanada sito. Matura birdo havas longecon proksimume de 155 mm. Krono, frunto kaj nuko estas nigraj. Ankaŭ pli larĝa zono je la nuko estas nigra. Resto de supra parto de ĝia korpo estas helblugriza. Koloro de plumoj de flugiloj kaj ankaŭ vostaj plumoj estas nigrecaj kun pli helaj bordoj. La vizaĝo kaj subo estas blankaj. La birdo estas nur unua sito de Nordameriko, kiu havas ĉirkaŭ okulo blankan koloron. Eksteraj plumoj de la vosto estas nigraj kun blanka strieto. La birdo havas mallongan voston kaj fortajn piedojn.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Decidua arbaro estas la preferata habitato nordoriente

Ĝia troviĝo estas ligita kun foliaj kaj miksitaj arbaroj en Nordameriko el suda Kanado al Florido kaj norda Meksiko. La birdo estas nemigranta birdo sed neregule migradas suden de Usono. Oriente de la teritorio la specio loĝas ankaŭ en fruktoĝardenoj, parkoj, ĝardenoj kaj tombejoj, sed okcidente plie en malfermaj arbaroj de pinoj kaj kverkoj.

Geografia variado[redakti | redakti fonton]

La Karolina sito havas 9 subspeciojn, kvankam la diferencoj estas malgrandaj kaj ŝanĝas laŭgrade tra la teritorio. La subspecioj estas foje traktataj kiel tri grupoj bazitaj en proksimaj similaĵoj laŭ morfologio, habitato, kaj voĉo. Tiuj grupoj kovras orientan Nordamerikon, la Grandan Basenon kaj la centran Meksikion, kaj la regionojn de la marbordo de Pacifiko.[1] La subspecioj de la okcidenta interno havas pli malhelajn suprajn partojn, kaj la orienta S. c. carolinensis havas pli palan dorson.[2] La orienta formo ankaŭ havas pli dikan bekon kaj pli larĝan malhelan kronon strion ol la interna kaj pacifika rasoj. La voĉoj de la tri grupoj diferencniĝas.[1]

Subspecio [2] Teritorio Aspekto
S. c. carolinensis Nomiga subspecio, nordorienta Nordamerica okcidente al Saskaĉevano kaj orienta Teksaso Pli palaj dorso kaj krono
S. c. nelsoni Roka Montaro, el norda Montano suden al pleja nordokcidenta Chihuahua Pli malgranda ol la nomiga, pli malhelaj grizaj supraj partoj, pli malhela krono, malpli da kontrasto en flugiloj
S. c. tenuissima El Brita Kolumbio tra la Kaskada Montaro al suda Kalifornio Pli malgranda ol S. c. nelsoni, kun iome pli palaj supraj partoj kaj pli svelta beko
S. c. aculeata Okcidentaj partoj de Vaŝingtonio, Oregono kaj Kalifornio, plej norda Baja California. Pli malgranda ol S. c. tenuissima, kun pli okraj subaj partoj, iom pli palaj supraj partoj kaj pli svelta beko
S. c. alexandrae Norda Baja California Pli granda ol S. c. aculeata, kun marĝene pli malhelaj supraj partoj. La plej longbeka raso
S. c. lagunae Plej suda Baja California Pli malgranda ol S. c. alexandrae kun pli malhelaj subaj partoj kaj pli okraj. Beko relative fortika
S. c. oberholseri Sudokcidenta Teksaso kaj orienta Meksikio Tre similar al S. c. nelsoni, sed supraj partoj kaj subaj partoj iom pli malhelaj
S. c. mexicana Okcidenta Meksikio Pli sablokolora ol la S. c. oberholseri kun pli grizaj flankoj
S. c. kinneari Suda Meksikio en Guerrero kaj Oaxaca Plej malgranda subspecio, simila al S. c. mexicana sed la ino havas pli etendajn oranĝokrajn subajn partojn. Mallonga, fortika beko

Nutrado[redakti | redakti fonton]

Ĝi manĝas ĉefe insektojn kaj kelkajn speciojn de semoj.

Vivmaniero[redakti | redakti fonton]

Ĝi havas kapablecon, kiel aliaj sitoj - grimpi "kaposuben" sur la trunkoj de arboj kaj ofte frapetas trunkojn kaj branĉojn ĉe serĉado de manĝaĵo. Post la nestado ĝi ofte vagadas kun aliaj kantbirdoj tra lando, kie kreas t.n. etajn vintrajn bird-arojn.

Nestado[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas teritoriema birdo kaj nestas simile kiel aliaj rilatoj en kavoj de trunko naturaj aŭ faritaj per pegedoj.

Voĉo[redakti | redakti fonton]

Ĝia voĉo estas jeh-jeh-jeh oriente kaj jididit okcidente. Ankaŭ "kri-kri-kri".

Libroj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Sibley
  2. 2,0 2,1 Harrap

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]