Karolinia porzano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Karolinia porzano

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Raledoj Rallidae
Genro: ''Porzana'' 'Porzana'
Specio: Karolinia porzano 'Porzana carolina '
Linnaeus 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Sorao, SoraraloKarolinia porzano, (Porzana carolina), estas eta akvobirdo, de la familio de Raledoj kaj ordo de Gruoformaj. Breda medio de Karolinia porzano estas marĉoj de preskaŭ tuta norda Ameriko, tio estas suda Kanado, norda kaj okcidenta Usono kaj ĝi vintras en centra Ameriko kaj norda Sudameriko, pli precize en orienta kaj suda marbordoj de Usono, Centrameriko kaj Karibo, kaj marbordo de Kolombio, Venezuelo kaj Ekvadoro.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Plenkreskuloj de Karolinia porzano estas 18-21 cm longaj, kun malhele vertikale markitaj brunaj supraj partoj, grizbluaj vizaĝo kaj subaj partoj kaj nigroblankaj horizontalaj strioj ĉeflanke. Ili havas mallongan dikan flavan bekon kun nigra marko en la vizaĝo inter la beko kaj okulo kaj ĉe gorĝe. Kruroj estas flavverdaj. La vosto restas kutime rekta ĉielen montrante blankan suban parton. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj malhavas la blankan vizaĝan markon kaj havas blankecan vizaĝon kaj okran bruston.

La Karolinia porzano estas bone adaptita al vivo en ties densa medio. Ĝi estas flankebena kaj ĝiaj mallongaj rondformaj flugiloj permesas manovri inter junkaro.

Karolinia porzano estas tre rara vaganto al okcidenta Eŭropo, kie ĝi povas esti konfuzata kun Makula porzano. Tamen tiu lasta specio ĉiam havas punktadon en brusto, striadon en kapa strio kaj malsimila flugila bildo.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Antaŭ reproduktado okazas paraj ceremonioj kaj dum bredado la paro defendas ties teritorion kaj agreseme ĉasa invaduntojn. Ili konstruas neston en bone kaŝita loko inter densa vegetalaro. La ino demetas plej ofte 10 ĝis 12 brunajn ovojn, foje ĝis 18, en ujo konstruita el marŝa plantaro, foje per du demetadoj por enmeti tiom da ovoj en tiom malgranda ujo. La ovoj ne malfermiĝas samtempe. Ambaŭ gepatroj kovas malpli ol tri semajnoj kaj zorgas la idojn, kiuj elnestiĝas tuj post eloviĝo kaj kapablas flugi post unu monato.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Karolinia porzano manĝas dum piedirado aŭ naĝado. Ili estas ĉiomanĝantaj, tio estas semoj, insektoj kaj helikoj.

Post bredado ili sociiĝas en nombraj aroj ĝis migrado, kio okazas nokte.

Kvankam Sorao estas pli aŭdata ol vidata, ĝi vidiĝas foje piedirante ĉe akvobordo. Ili estas sufiĉe komunaj spite la kostanta malpliigo de ties medio. Tamen ĝi estas sekretema specio, kiel aliaj raledoj.

La voĉo estas fajfa ku-vu.

Referencoj[redakti | redakti fonton]