Karolo Aŭgusto (Saksio-Vajmaro-Eisenach)
El Vikipedio
Karolo Aŭgusto de Saksio-Vajmaro-Eisenach, germane Karl (aŭ Carl) August von Sachsen-Weimar-Eisenach (naskiĝis la 3-an de septembro 1757 en Vajmaro; mortis la 14-an de junio 1828 sur kastelo Graditz ĉe Torgau) estis ekde 1758 duko kaj ekde 1815 grandduko de Saksio-Vajmaro-Eisenach, sed ĝis 1775 sub la regenteco de sia patrino Anna Amalia von Braunschweig-Wolfenbüttel.
En la kortego de Karolo Aŭgusto aktivis Johann Wolfgang von Goethe.