Charles Darwin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Karolo Darvino)
Saltu al: navigado, serĉo
Por aliaj signifoj de la vorto Darwin, bonvolu vidi Darwin (apartigilo).
Charles Darwin
Charles Darwin
fondinto de la Teorio de Evoluismo
Naskiĝo 12-a de februaro 1809
en Shrewsbury, Shropshire, Britio
Morto 19-a de aprilo 1882
en Kent, Britio
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Charles Robert DARWIN [ˈt​͡ʃɑːlz ˈrɒbət ˈdɑːwɪn], foje esperantigita kiel Karolo Roberto Darvino, (naskiĝis la 12-an de februaro 1809, mortis la 19-an de aprilo 1882) estis angla sciencisto, kiu fondis la teorion de evoluismo per natura selektado, kiun li klarigis en gravega verko, La origino de specioj eldonita en 1859. Kune kun la genetika teorio de la aŭstra monaĥo Mendelo pri la heredado de trajtoj, la teorio de Darvino preparis la grundon por la moderna scienca biologio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Junaj jaroj[redakti | redakti fonton]

La bieno Mount House, kie naskiĝis Charles Darwin, sur foto el ĉirkaŭ la jaro 1860
Charles Darwin sepjaraĝa. Parto de pastelo de Rolinda Sharples, 1816

Charles Robert Darwin naskiĝis la 12-an de februaro 1809 en la bieno Mount House, en Shrewsbury. Li estis la kvina el ses gefiloj de la kuracisto Robert Darwin, filo de la naturesploristo kaj poeto Erasmus Darwin. Lia patrino Susannah (17651817) estis filino de la ceramikaĵfabrikestro Josiah Wedgwood.

La 15-an de julio 1817, kiam Charles estis okjaraĝa, mortis lia patrino. Liaj tri pli aĝaj fratinoj Marianne (17981858), Caroline (18001888) kaj Susan (18031866) prizorgis lin. Ekde la printempo de 1817 li vizitis la lernejon de la unitarisma komunumo. Lia patrino estis kredema unitarismano, sed lian patron oni taksis nekredema. Charles estis baptita en la anglikana eklezio. Ekde junio 1818 li vizitis la privatan internlernejon de Shrewsbury, kiun gvidis Samuel Butler. Tie li studis dum se jaroj. Charles ne multe ŝatis la konvenciajn tradiciajn je antikvaj lingvoj kaj literaturo baziĝintajn leciojn.[1] Plaĉis al li la lernado de kompleksaj aferoj kiel la eŭklida geometrio, kiun instruis al li privata instruisto aŭ la funkciado de barometro, kiun klarigis al li lia onklo Samuel Tertius Galton (17831844). Jam tiuepoke Charles kolektis konkojn, sigelojn, monerojn kaj ŝtonojn,[2] kaj multaj promenadoj en la naturo trejnis lian observadkapablon. Instigita de la eksperimentoj de lia pli aĝa frato Erasmus (18041881), li multe okupiĝis pri kemio. Charles deziris fariĝi kuracisto kaj jam helpis sian patron en ties kabineto.

Oktobre 1825 Charles ekstudis medicinon, kiel antaŭe lia frato Erasmus ĉe la universitato Edinburgh. Krom dum la kemilecionoj de Thomas Charles Hope, li enuiĝis dum ĉiuj lecionoj.[3] Lia plej influa instruisto dum la edinbruga epoko estis Robert Edmond Grant, liberpensulo kaj ano de la evoluteorio de Jean-Baptiste de Lamarck (17441829). De li li lernis maran zoologion, sciencan observadon kaj la graveco de precizaj notoj.[4] Li okupiĝis ankaŭ pri taksidermio de birdoj, kion li lernis de John Edmonstone, iama nigra sklavo.[5] Charles Darwin estis ano de la Royal Medical Society kaj de la studenta societo Plinian Society, kiel li unue science paroladis pri la memmoviĝemo de ovoj de Flustra (marĉa besteto).

Kiam lia patro rimarkis, ke Charles havis malfacilaĵojn pri la medicina studado, li proponis anstataŭe fariĝi sacerdoto de la anglika eklezio kaj komenci studadon de teologio.[6] Post iom da pripensado, Charles konsentis kaj ekstudis en januaro 1828 ĉe la universitato de Kembriĝo. Charles ja diplomiĝis pri teologio, sed sen plezuro kaj taksis la studadon tempomalŝparo[7], tamen poste li nomis la jarojn en Kembriĝo la plej feliĉaj en sia vivo[8].

Vojaĝo sur la Beagle[redakti | redakti fonton]

En 1831, havante 22 jarojn, ŝatanto de skaraboj sen direkto en vivo, Darvino vojaĝis ĉirkaŭ la Tero en la ŝipo HMS Beagle, dum kvin jaroj. La ŝipo esploris en detalo la bordon de Sudameriko por la brita mararmeo, kaj Darvino servis kiel la naturscienca oficiro de la vojaĝo. Dum la vojaĝo Darvino legis la novan libron de Charles Lyell pri la tero, kiu profunde influis lin, kaj studis la plantaĵojn kaj bestojn de Sudameriko. Li miris kaj pensis pri la granda varieco de vivo, kiun li renkontis -- precipe en la insuloj de Galapagoj, kie ĉiu insulo havas sian propran specon de testudo, fringo kaj marigvano.

Darvino pensis pri la varieco laŭ la ideoj de Lyell. Lyell diris ke la nuna Tero estas la sama kiel la antikva Tero: la kaŭzoj kiuj formis la teron, ankoraŭ agas nun, iom post iom, daŭre kaj malrapide tra la epokoj. Kiel rivero formas sian vojon. Ĉi tiu estas la skolo de samaspektismo. La kontraŭa, tradicia skolo, katastrofismo, diris ke ŝanĝo estas grandega kaj subita: la kreo de la mondo de Dio, la inundo de Noa, ekzemple. Bona religio, eble, sed malbona scienco, certe: scienco nur povas atesti pri tio, kion oni povas observi laŭ regulo.

Tial laŭ Lyell, se vivo evoluis antaŭe, ĝi ankoraŭ evoluas nun, kvankam tre malrapide kaj per malgrandaj paŝoj.

Post la vojaĝo[redakti | redakti fonton]

En 1837, post kiam li revenis al Britio, Darvino priskribis la vojaĝon en Vojaĝo de la Beagle. Tiam li studis kaj pensis pri evoluo. Kiel sia avo, Erasmo Darvino, Darvino kredis ke specoj de vivaĵoj evoluas -- la rezulton li vidis en Galapago kaj eĉ en Britio en la multaj rasoj de kolomboj, rasigitaj de homo. Sed kredo ne estas klarigo: Kvankam li kredis ke evoluo okazis, li ne povis klarigi la manieron. Darvino ja komprenis la rasigadon de kolomboj -- homoj elektis kolombojn por naskigi la novan generacion -- sed ne tia rasigado en naturo. Kie estas la nevidebla mano kiu elektas la gepatrojn de la venonta generacio? Laŭ Lyell, la nevidebla mano ekzistas nune, ie sub la okulo de Darvino. Sed kie?

La solvo venis al Darvino unu nokton en 1839 kiam li legis verkon de Maltuso. Maltuso diris ke la homaro estos malriĉa kaj malsata por ĉiam ĉar la nova generacio ĉiam estos pli granda ol la havo de nutraĵo. Tial iuj homoj devos morti pro manko de nutraĵo. Tio montris al Darvino la nevideblan manon: malsato kaj morto. Pro la manko de nutraĵo, nur la plej bonaj anoj de speco povas travivi sufiĉe longe por naski la novan generacion, kiu plejparte heredos ilian bonecon, ktp. Tia elekto de naturo Darvino nomis natura selektado (supervivo de la plej taŭgaj). Ĝi estas la klarigo de la evoluo, la klarigo kiun lia avo, kaj multaj aliaj, ne povis vidi. Tiu fariĝis lia teorio de evoluismo.

Darvino kaŝe priskribas siajn ideojn en libro kaj rakontis pri tiu sole al fidindaj amikoj. Li ne eldonis la libron ĉar la evoluo staris kontraŭ la kristanismo, la sincera kredo de multaj el liaj parencoj kaj samlandanoj. Laŭ la sankta libro de la kristanismo, la Biblio, Dio kreis homon kaj ĉiun specon de vivo en la komenco de la mondo, kiel diris la unua ĉapitro de Genezo.

Darvino ade studis kaj verkis pri biologio, sed en 1856, juna biologo, Alfredo Ruselo Valaso sendis leteron al Darvino, petante konsilon. Ankaŭ Valaso vojaĝis ĉirkaŭ la mondo, studis vivon de insuloj (de Indonezio), legis Maltuson, kaj eltrovis la ideon de natura selektado. La letero puŝis Darvinon al eldonado. En 1858, Darvino kaj Valaso anoncis la eltrovon kaj, en 1859, Darvino eldonis la faman verkon, La origino de specioj, kiu klarigas kaj subtenas lian teorion de evoluismo.

Kvankam evoluismo detruis la kristanan fidon de Darvino, ĝi ne detruis la fidon de Valaso. Valaso kredis ke homo estis escepto al la regulo de evoluismo: ne pro vantaĵo aŭ fido, sed ĉar evoluismo ne povas sufiĉe klarigi kiel la homa menso estis farita. Darvino ne konsentis kaj klarigis tion en sia alia ĉefa verko, Descent of Man ("Deveno de Homo") en 1871.

Darvino antaŭsupozis heredon de trajto de generacio al generacio, sed li ne sciis kiel tio okazas. La genoj estis eltrovitaj poste de Mendelo kaj aliaj.

La teorio de Darvino skuis la kristanan fidon de la Okcidento kaj Darvino mem perdis sian fidon kaj mortis kiel nekredanto. Utilas, tamen, rilate tion, ne forgesi kion li skribis ĉe la fino de la "Origino de la speco" (1859): "En la vivo, kun ĝiaj diversaj fortoj, origine stampitaj de ka Kreinto laŭ malmultaj formoj, aŭ laŭ unu sola, estas io gradioza; kaj dum nia Planedo daŭrigis turni laŭ la senŝanĝa leĝo de gravito, el iu tiom simpla komenco sennombraj formoj, belegaj kaj mirigaj, evoluis kaj daŭrigas evoluiĝi"

Post morto[redakti | redakti fonton]

Post morto, la evoluismo de Darvino naskis en politikaj kaj ekonomiaj rondoj la t.n. socian darvinismon , kiu aplikis iujn principojn derivitajn el la biologia teorio al sociaj rilatoj inter homoj, tiel "pravigante" diversajn plejparte reakciajn aŭ imperialismajn praktikojn.

Aliflanke, en religiaj rondoj (precipe ĉe protestantismo, kaj antaŭ ĉio en Usono) oni perceptis la darvinan evoluismon, pli precize la novdarvinismajn evoluismojn, kiel atakon kontraŭ la Biblio, kaj la rezulta reago estis la reaserto de la kristanaj principoj laŭ kiuj Dio estas la kreinto kaj de la mondo kaj de ĝia evoluo (kreismo); sed prezentiĝis ankaŭ biblia fundamentismo (ne konfuzenda kun la Esperanta fundamentismo kiu kredas sperte pruvebla la interveno de Dio helpanta la evoluon dum apartaj malfacilaĵoj (vidu inteligenta projekto). Tiu fundamentisma plurfaceta movado, biblia ja jes sed eksterhistorie interpretanta, naskis la teoriojn malpropre (ĉar kreistoj estas ankaŭ la nefundamentaj kristanoj) difinitajn tute simple kreistaj, kiu ĉerpas el la unua ĉapitro de la Biblio ne nur la celitan instruon, laŭ kiu la mondo estas kreita de Dio, sed la tutan mitan rakonton kiel sciencan priskribon, aŭ kredas science pruveblaj la pluaj intervenoj de la Kreinto dum la evoluo de la evolucio. Tamen la tielsencaj "kreismoj" estas multfacetaj, foje subtenataj de veraj scienculoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Autobiografie S. 27 f.
  2. Aŭtobiografio p. 23
  3. Letero de Charles Darwin al Caroline Sarah Darwin, 6-an de januaro 1826, letero 20 en The Darwin Correspondence Project.
  4. Eve-Marie Engels. Charles Darwin, ĉapitro Person, Leben und Werk. Verlag C.H. Beck, München 2007, p. 16–41, ISBN 978-3-406-54763-8.
  5. Desmond/Moore, p. 42 f.
  6. Aŭtobiografio p. 46
  7. Aŭtobiografio p. 58
  8. Aŭtobiografio p. 68 f., Darwin Online, Upon the whole the three years which I spent at Cambridge were the most joyful in my happy life; for I was then in excellent health, and almost always in high spirits.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]