Karolo Kisfaludy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Karolo KISFALUDY [kiŝfaludi], hungare Kisfaludy Károly estis hungara poeto, dramverkisto kaj pentristo, pli juna frato de Aleksandro Kisfaludy. Li estis motoro de la tiutempa hungara literatura vivo.

Skulptaĵo de Karolo Kisfaludy

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Tét, en la 5-an de februaro 1778. La patro estis departementa ĉefjuĝisto. La patrino naskinta la okan filon Karolon mortis post unu tago. Karolo frekventis lernejon en Győr, ekde 1804 li komencis lerni en soldata lernejo en Pest. Li batalis kontraŭ Napoleono, poste li estis limgardisto en Szerém. En 1809 li iĝis subleŭtenanto kaj servis en armeo de Josip Jelačić en Munkeno. Dume li interesiĝis pri literaturo.

En 1811 forlasis la armeon, tial kontakto kun lia patro malboniĝis. Post unu jaro li iris al Vieno, kie li komencis pentradi. Post vojaĝo en Italujo en 1817 li trovis sin en Pozsony. Poste li vivadis en Pest, kie li ne nur pentradis, sed verkadis: sukcese debutis en la dramoverkado. Li ĉiujare eldonadis revuon Aurora ekde 1821. Kremo de tiutempaj poetoj aliĝis al Aurora.

En 1829 li malsaniĝis kaj mortis en Peŝt, en la 21-an de novembro 1830. En 1836 literaturistoj fondis Societon Kisfaludy, kiu longe helpis poetojn, dramistojn kaj romanistojn.

Ĉefverkoj[redakti | redakti fonton]

  • A tatárok Magyarországon (=La tataroj en Hungarujo)
  • 3 komedioj
    • A Kérők (=La svatantoj)
    • A pártütők (=La renegataj politikistoj)
    • Csalódások (=Desapontoj)

Memoraĵoj[redakti | redakti fonton]