Karolo Piĉ

El Vikipedio
(Alidirektita el Karolo Píĉ)
Saltu al: navigado, serĉo
Tombo de Karolo Piĉ sur la Litomiŝla tombejo

Karel PÍČ (naskiĝis la 6-an de decembro 1920 en Litomyšl, mortis la 15-an de aŭgusto 1995), kromnome Karolo PIĈ, estis ĉeĥa esperantisto, oficisto, estis membro de Akademio de Esperanto, rekonata poeto, verkisto kaj tradukisto. Esperantistiĝis en 1926. Li verkis multajn originalajn poemojn. Lia lingvaĵo estas eksperimentece nekutima, eĉ propra (nefundamenta) varianto de Esperanto, ia Piĉido.

Post sia morto, Karolo Piĉ estis entombigita en la litomiŝla tombejo (49°52.117′N 16°19.011′E  /  <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 49.868617 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">49.868617°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < / 49.868617; Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo * (Karolo Piĉ)), kiun li antaŭe mem famigis inter esperantistoj per sia romano "(La) Litomiŝla tombejo". Lia tombo tie portas la numeron 137/IV.

Du jarojn post lia morto, t.e. en 1997, estis eldonita lia romano Ordeno de verkistoj.

Verkoj [redakti]

  • La Litomiŝla Tombejo (romano)
  • La Bermuda triangulo (rakontaro)
  • La mortsonorilo de Chamblay
  • Klaĉejo (romano)
  • Angoro (poemaro)
  • Obsedo
  • Ordeno de verkistoj (romano)
  • La interna vivo de Esperanto (eseoj)
  • Naturalismo kaj skemismo
  • Urbi et orbi
  • Perspektivoj de la Ilustralo
  • Kritiko kaj recenzistiko en Esperanto

Laŭ informoj el la 1950-aj jaroj, la poeto posedis manuskriptajn poemarojn

  • Ekkrioj de Georgino
  • Fabeloj el Transe
  • La Davida Harpo
  • Aboco
  • Demandoj kaj problemoj
  • La granda Superstiĉo
  • Ĝardeno de Alaho
  • Mistero de Tri Unuoj

Informo pri la manuskriptoj de K. Piĉ estas trovebla en [redakti]

  • Vlastimil Novobilský: Skizo pri la Esperanta literaturo, p. 57, eldonis Esperanto-junularo ĉe Domo de Kulturo en Opava (1956)
  • S. Kamarýt: Historio de La Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio, p. 111, ĈEA 1982
  • Alfonso Pechan: Gvidlibro por supera ekzameno, p. 155, Budapest 1966

Aliaj aŭtoroj pri li [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]