Karolo la 4-a (Sankta Romia Imperio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Karolo la Kvara)
Karolo la 4-a
Imperiestro de la Sankta Romia Imperio
Karolo la 4-a sur pentraĵo de Majstro Teodoriko
Karolo la 4-a sur pentraĵo de Majstro Teodoriko
Regado 1355-1378
Antaŭulo Ludoviko la 4-a
Sekvanto Venceslao
Kronado kiel romia imperiestro la 26-an de novembro 1346, kiel reĝo de Bohemio la 2-an de septembro 1347
Persona informo
Karel IV.
Naskonomo Venceslao, Karolo
Naskiĝo 14-a de majo 1316
en Prago
Morto 29-a de novembro 1378
en Prago
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pneŭmonito vd
Tombo Katedralo de sankta Vito
Religio katolika eklezio vd
Etno ĉeĥoj vd
Lingvoj latinagermanaĉeĥaitalameza francafranca vd
Ŝtataneco Sankta Romia Imperio vd
Familio
Dinastio Luksemburga dinastio
Patro Johano de Luksemburgo *1296, †1346
Patrino Elizabeto de Bohemio *1292, †1330
Gefratoj Jutta (Bonna) de Bohemio • Anna de Bohemio, dukino de Aŭstrio • Margareta de Bohemio, dukino de Bavario • Nikolao el Luksemburgo • Venceslao la 1-a, duko de Luksemburgo • Johano Henriko de Luksemburgo vd
Edz(in)o 1. Blanka de Valois (1323–48), n. 1316, m. 1348
2. Anna de Bavario (1349–53), n. 1329, m. 1353
3. Anna de Svidnico (1353–62), n. 1339, m. 1362
4. Elizabeto de Pomerio (1363–78), n. 1347, m. 1393
Infanoj Margareta 1335-1349
Katerina 1342-1379
Venceslao 1350-1351
Elizabeto 1358-1373
Venceslao la 4-a 1361-1419
Anna 1366-1394
Sigismondo 1368-1437
Johano, duko de Görlitz 1370-1396
Margareta 1373-1410
Parencoj John, Duke of Berry • Karlo la 5-a de Francio • Jodoko (Jobst, Joŝt) de Moravio • Alberto la 3-a, duko de Aŭstrio • Otto la 5-a de Bavario • Filipo la 6-a de Francio • Karlo de Valois • Rudolf IV vd
Profesio
Okupo suverenoverkistopolitikistomonarko vd
Laborkampo state administration • politiko • militaj aferoj • juro • eduka sistemo • arkitekturoliteraturo vd
Grafo de Luksemburgo
Dum 1346-1353
Antaŭulo Johano de Luksemburgo
Sekvanto Venceslao la 1-a, duko de Luksemburgo
Reĝo de Bohemio
Dum 1346-1378
Antaŭulo Johano de Luksemburgo
Sekvanto Venceslao la 4-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Karolo la 4-a

Karolo la 4-a (ĉeĥe Karel IV., germane Karl IV., latine Carolus IV; naskiĝis Venceslao la  14-an de majo 1316(nun 1316-05-14) en Prago; mortis la 29-an de novembro 1378 samloke) estis romia-germana reĝo ("Reĝo de la Romanoj") (ekde 1346), la dua reĝo de Bohemio "Karolo la 1-a" (ekde 1347), reĝo de Italio (ekde 1355) kaj imperiestro de la Sankta Romia Imperio (ekde 1355). Li apartenis al la luksemburga dinastio, kaj estis unu el la plej gravaj imperiestroj de la malfrua mezepoko kaj unu el la plej influhavaj eŭropaj regantoj tiutempaj. En Ĉeĥio li estis nomata "Patro de la Patrujo".

La 22-an de novembro 1348 li subskribis en la kastelo en Namysłów la pacan kontrakton kun pola reĝo Kazimiro la 3-a Granda kaj kun princo de la Duklando Svidnico-Javoro Bolko la 2-a Malgranda (tamen Bolko la 2-a ne partoprenis kaj reprezentis lin pola reĝo Kazimiro la 3-a Granda). Tiu traktato finis la militon kiun juna Karolo la 4-a komencis en la jaro 1345 per la invado (agreso) al la Duklando Svidnico-Javoro. La Ora buleo de 1356 estis dekreto eligita fare de Dieto en Nurenbergo gvidita fare de imperiestro Karolo la 4-a kiu fiksis, por periodo de pli ol kvarcent jaroj, gravajn aspektojn de la konstitucia strukturo de la Sankta Romia Imperio.

Karolo faris Pragon unu inter centroj de Eŭropa kulturo. Li fondis la Pragan Universitaton, kiu nun portas lian nomon, konstruigis Novan Pragan Urbon kaj konektigis ĝin kun la Malnova Praga Urbo per grandioza ponto (Karola ponto) trans la rivero Vultavo, renovigis la Bohemiajn reĝajn juvelojn (krono, sceptro, globo) el oro kaj gemoj kaj konsekris ilin al sankta Venceslao, en sia ripozejo - la burgo Karlštejn ("Karlův Týn") apud Prago - li postlasis kolekton de valoraj pentraĵoj de Majstro Theodoriko kaj sanktajn relikvojn. Al lia diplomatia lerteco dankis la lando pro jardekoj de paca vivo sen militoj.

Super lia ĉerko oni unuafoje nomis lin "Patro de la Patrujo" kaj tiel la ĉeĥa nacio estimas lin ĝis nun, kvankam nur laŭ la patrino li estis de la ĉeĥa deveno. La sango, heredita de la heroa patro, Johano de Luksemburgo, pontis en lia persono tiun nacion kun la cetera Eŭropo.

Pri lia vivo estis verkitaj multe, tamen sian unuan biografion aŭtoris li mem, kaj la verketo apartenas al la plej gravaj latinlingvaj literaturaĵoj kreitaj en la mezepoka Ĉeĥio. Li celis instrui siajn sekvontojn sur la trono pri la politiko kaj pri la arto de saĝa regado. Legante ne forgesu, ke ĝin verkis homo ne nur ege potenca, sed ankaŭ tre pia kaj profunde kredanta, kiu sian surteran vivon opiniis nur preparo por la vivo eterna.

Lia aŭtobiografio komenciĝas fakte en la 3-a ĉapitro, ĉar la unuajn du li dediĉas al piaj meditoj, kiujn li daŭrigas en la ĉapitroj 11-a, 12-a kaj 13-a. Poste iras plu la historia rakontado, sed la ĉapitrojn 15-20 ne verkis Karolo mem. Pri sia naskiĝo li parolas kiel pri naskiĝo de Venceslao, ĉar tiel li estis baptita, kaj nur en Francio li akceptis la nomon Karolo laŭ sia onklo, la reĝo Karolo la 4-a, nomata Karolo la Bela.

Propran biografion de Karolo la 4-a esperantigis Josef Vondroušek.

Antaŭe:Grafo de LuksemburgoPoste:
Johano de Luksemburgo1346-1353Venceslao la 1-a, duko de Luksemburgo
Antaŭe:Germana reĝo ("Reĝo de la Romanoj");
Imperiestro de la Sankta Romia Imperio
Poste:
Ludoviko la 4-a1346-1378 (ĝis 1347 kontraŭ Ludoviko la 4-a);
1355-1378
Venceslao la 1-a
Antaŭe:Reĝo de BohemioPoste:
Johano de Luksemburgo1346-1378Venceslao la 4-a

Biografiaj informoj[redakti | redakti fonton]

Karolo la 4-a (13461378)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]