Karolina Světlá

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Karolína Světlá)
Karolina Světlá
Persona informo
Karolína Světlá
Naskonomo Johanna Nepomucena Rottová
Naskiĝo 24-an de februaro 1830 (1830-02-24)
en Prago
Morto 7-an de septembro 1899 (1899-09-07) (69-jaraĝa)
en Nova Urbo
Tombo tombejoj de Olšany vd
Lingvoj ĉeĥa vd
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario vd
Subskribo Karolina Světlá
Familio
Patro Eustach Rott vd
Gefratoj Sofie Podlipská vd
Edz(in)o Petr Mužák vd
Amkunulo Jan Neruda vd
Profesio
Alia nomo Karolina Světlá vd
Okupo verkisto • prozisto vd
Laborkampo rural literature vd
Verkado
Verkoj Nigra Petreto ❦
Vilaĝa romano ❦
Kruco ĉe la rivereto ❦
Nepreĝanto ❦
Frantina vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Juna Karolína Světlá

Karolina SVĚTLÁ (naskiĝis la 24-an de februaro 1830 en Praha - mortis la 7-an de septembro 1899 en Praha) estis ĉeĥa verkistino, fratino de Sofie Podlipská.

Ŝia fraŭlina nomo estis Johanna Rottová, edzina nomo Mužáková, sed la patriotisman literaturan nomon ŝi elektis laŭ submontara vilaĝo Světlá pod Ještědem, kie al ŝi plaĉis la vilaĝa popolo. Ŝi amikiĝis kun poeto Jan Neruda, laboris en feminisma movado kaj verkis emancipajn romanojn. Post okulmalsano en 1875 ŝi preskaŭ blindiĝis kaj diktis la verkojn al sia nevino.

Ŝiaj rakontoj kaj romanoj priskribas la vivon en Prago kaj bohemia submontaro, okupiĝas ankaŭ pri problemoj filozofiaj kaj religiaj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • První Češka (Unua ĉeĥino, 1861)
  • Kříž u potoka (Kruco ĉe la rivereto, 1868)
  • Vesnický román (Vilaĝa romano, 1869)
  • Černý Petříček (Nigra Petreto, 1876)
  • Frantina (Frantina, 1876)
  • Nemodlenec (Nepreĝanto, 1878)

Kaj multaj rakontoj.